7 Tial, kiel diras la Sankta Spirito: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,
Hebrews 3:7 Cross References - Esperanto
2 Samuel 23:2
2 La spirito de la Eternulo parolas per mi, Kaj Lia vorto estas sur mia lango.
Psalms 81:11
11 Sed Mia popolo ne auxskultis Mian vocxon, Izrael ne obeis Min.
Psalms 81:13
13 Ho, se Mia popolo auxskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj!
Psalms 95:7-11
7 CXar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia pasxtejo kaj la sxafoj de Lia mano. Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,
8 Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto,
9 Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Mian faron.
10 Kvardek jarojn Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili estas popolo kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
11 Tial Mi jxuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.
Proverbs 27:1
1 Ne fanfaronu pri la morgauxa tago; CXar vi ne scias, kion naskos la tago.
Ecclesiastes 9:10
10 Kion ajn via mano povas fari laux via forto, tion faru; cxar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek sagxo, en SXeol, kien vi iros.
Isaiah 55:3
3 Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; auxskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.
Isaiah 55:6
6 Sercxu la Eternulon, dum Li estas trovebla; voku Lin, dum Li estas proksime.
Matthew 17:5
5 Dum li ankoraux parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen vocxo el la nubo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auxskultu lin.
Matthew 22:43
43 Li diris al ili:Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante:
Mark 12:36
36 David mem diris per la Sankta Spirito: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
John 5:25
25 Vere, vere, mi diras al vi:Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj auxdos la vocxon de la Filo de Dio; kaj la auxdintoj vivos.
John 10:3
3 Al tiu la pordisto malfermas; kaj la sxafoj auxskultas lian vocxon, kaj li alvokas laux nomoj siajn proprajn sxafojn, kaj elkondukas ilin.
John 10:16
16 Kaj aliajn sxafojn mi havas, kiuj ne estas de cxi tiu gregejo; ilin ankaux mi devas alkonduki, kaj ili auxskultos mian vocxon; kaj estos unu grego, unu pasxtisto.
John 10:27
27 Miaj sxafoj auxskultas mian vocxon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;
Acts 1:16
16 Fratoj, estis necese, ke plenumigxu tiu Skribo, kiun la Sankta Spirito antauxparolis per la busxo de David pri Judas, kiu farigxis gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon.
Acts 28:25
25 Kaj ne konsentante inter si, ili foriris, post kiam Pauxlo parolis unu vorton:Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj,
2 Corinthians 6:1-2
Hebrews 3:13
13 sed konsilu unu la alian cxiutage, dum estas nomate hodiaux, por ke neniu el vi estu obstinigita per la trompeco de peko;
Hebrews 3:15
15 dum estas dirite: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon, Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo.
Hebrews 4:7
7 denove Li difinis iun tagon, dirante en David:Hodiaux, post tiom da tempo; kiel estas dirite: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon, Ne obstinigu vian koron.
Hebrews 9:8
8 per tio la Sankta Spirito montras, ke la vojo en la sanktejon ankoraux ne estas elmontrita, dum la unua tabernaklo ankoraux staras;
James 4:13-15
13 Atentu nun vi, kiuj diras:Hodiaux aux morgaux ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos;
14 kvankam vi ne scias, kio morgaux okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montrigxas kaj poste malaperas.
15 Anstataux diri:Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros cxi tion aux tion.
2 Peter 1:21
21 CXar neniam profetajxo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laux Dio.
Revelation 3:20
20 Jen mi staras cxe la pordo kaj frapas; se iu auxdas mian vocxon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj mangxos kun li, kaj li kun mi.