Hebrews 12:4 Cross References - Esperanto

4 Vi ankoraux ne kontrauxstaris gxis sango, batalante kontraux peko;

Matthew 24:9

9 Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de cxiuj nacioj pro mia nomo.

1 Corinthians 10:13

13 Nenia tento vin prenis, krom laux homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaux faros la forkurejon, por ke vi povu gxin elporti.

2 Timothy 4:6-7

6 CXar mi jam estas elversxata kvazaux versxofero, kaj venis la horo de mia foriro. 7 Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon;

Hebrews 10:32-34

32 Sed memoru la antauxajn tagojn, en kiuj vi, jam allumite, elportis grandan konflikton de suferoj; 33 unuflanke, kiam vi farigxis spektaklo per riprocxoj kaj doloroj, kaj aliflanke, kiam vi partoprenis kun tiuj, kiuj tian sperton havis. 34 CXar vi kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj, kaj gxoje akceptis la rabadon de via posedajxo, sciante, ke vi mem havas pli bonan kaj restantan posedajxon.

Hebrews 12:2

2 direktante la rigardon al la auxtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la gxojo antaux li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidigxis dekstre de la trono de Dio.

Revelation 2:13

13 Mi scias, kie vi logxas:tie, kie estas la trono de Satano; kaj vi tenas firme mian nomon, kaj ne malkonfesis mian fidon, ecx en la tagoj de Antipas, mia fidela atestinto, kiu estis mortigita inter vi, kie logxas Satano.

Revelation 6:9-11

9 Kaj kiam li malfermis la kvinan sigelon, mi vidis sub la altaro la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio kaj pro la atesto, kiun ili havadis; 10 kaj ili kriis per granda vocxo, dirante:GXis kiam, ho Estro, la sankta kaj vera, Vi ne jugxas kaj ne vengxas nian sangon al la logxantoj sur la tero? 11 Kaj estis donita al cxiu el ili blanka robo; kaj estis dirite al ili, ke ili atendu ankoraux kelkan tempon, gxis ankaux iliaj kunservistoj kaj iliaj fratoj, mortigotaj kiel ili mem, plensumigxos.

Revelation 12:11

11 Kaj ili venkis gxin pro la sango de la SXafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian vivon gxis morto mem.

Revelation 17:6

6 Kaj mi vidis la virinon ebria de la sango de la sanktuloj, kaj de la sango de la martiroj de Jesuo. Kaj vidinte sxin, mi miris per granda miro.

Revelation 18:24

24 Kaj en sxi trovigxis la sango de profetoj kaj sanktuloj, kaj de cxiuj mortigitoj sur la tero.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.