13 kaj faru rektajn vojetojn por viaj piedoj, por ke tio, kio estas lama, ne deturnigxu, sed prefere resanigxu.
Hebrews 12:13 Cross References - Esperanto
Proverbs 4:26-27
Isaiah 35:3
3 Fortigu la senfortigxintajn manojn, kaj fortikigu la sxanceligxantajn genuojn.
Isaiah 35:6
6 Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; cxar en la dezerto elfendigxos akvo kaj en la stepo riveroj.
Isaiah 35:8-10
8 Kaj estos tie irejo kaj vojo, kaj gxi estos nomata Vojo Sankta; malpurulo ne iros sur gxi, cxar nur al ili gxi apartenas; irante sur tiu vojo, ecx malsagxuloj ne eraros.
9 Ne estos tie leono, kaj rabobesto ne aperos sur gxi, ne trovigxos tie; iros nur savitoj.
10 Kaj la elacxetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj gxojo eterna estos super ilia kapo; gxojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj gxemado.
Isaiah 40:3-4
Isaiah 42:16
16 Mi kondukos la blindulojn laux vojo, kiun ili ne konas, laux irejoj por ili ne konataj Mi irigos ilin; la mallumon antaux ili Mi faros lumo, kaj la vojojn kurbajn rektaj. Tiajn aferojn Mi faros por ili, kaj Mi ilin ne forlasos.
Isaiah 58:12
12 Kaj oni rekonstruos cxe vi la antikvajn ruinojn; la fundamentojn de antaux multaj generacioj vi restarigos; kaj oni nomos vin riparanto de brecxoj, reboniganto de vojoj por logxado.
Jeremiah 18:15
15 Sed Mia popolo forgesis Min, incensas al idoloj; per sia konduto ili senordigas la vojojn eternajn, por iri laux vojo ne ebenigita,
Jeremiah 31:8-9
8 Jen Mi venigos ilin el la lando norda, kaj kolektos ilin de la randoj de la tero, kune kun la blinduloj kaj lamuloj, gravedulinoj kaj naskintinoj; en granda amaso ili revenos cxi tien.
9 Kun ploro ili venos, kun pregxoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laux vojo gxusta, sur kiu ili ne falpusxigxos; cxar Mi farigxis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito.
Luke 3:5
5 CXiu valo levigxos, Kaj cxiu monto kaj monteto malaltigxos, Kaj la malebenajxo farigxos ebenajxo, Kaj la malglataj vojoj glatigxos;
Galatians 6:1
1 Fratoj, ecx se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, cxiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj.
James 5:16
16 Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj pregxu unu por la alia, por ke vi resanigxu. Petego de justulo multe efikas per sia energio.