Genesis 50:26 Cross References - Esperanto

26 Kaj Jozef mortis en la agxo de cent dek jaroj; kaj oni balzamis lin kaj metis lin en cxerkon en Egiptujo.

Genesis 47:9

9 Kaj Jakob diris al Faraono: La nombro de la jaroj de mia migrado estas cent tridek jaroj; malmultaj kaj malbonaj estis la jaroj de mia vivo, kaj ili ne atingis la nombron de la jaroj de la vivo de miaj patroj dum ilia migrado.

Genesis 47:28

28 Kaj Jakob vivis en la lando Egipta dek sep jarojn. Kaj la dauxro de la vivo de Jakob estis cent kvardek sep jaroj.

Genesis 50:2-3

2 Kaj Jozef ordonis al siaj servantoj kuracistoj, balzami lian patron; kaj la kuracistoj balzamis Izraelon. 3 Kaj pasis super li kvardek tagoj; cxar tiel longe dauxras la tagoj de balzamado. Kaj la Egiptoj ploris pri li sepdek tagojn.

Genesis 50:22

22 Kaj Jozef logxis en Egiptujo, li kaj la domo de lia patro; kaj Jozef vivis cent dek jarojn.

Joshua 24:29

29 Post tiu okazintajxo mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, havante la agxon de cent dek jaroj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.