Genesis 4:13 Cross References - Esperanto

13 Kaj Kain diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti.

Job 15:22

22 Li ne esperas, ke li savigxos el mallumo; Kaj li sercxas cxirkauxe glavon.

Revelation 16:9

9 Kaj la homoj brulvundigxis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas auxtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron.

Revelation 16:11

11 kaj ili blasfemis la Dion de la cxielo pro siaj doloroj kaj siaj ulceroj; kaj ili ne pentis pri siaj faroj.

Revelation 16:21

21 Kaj granda hajlo, peza kvazaux po talanto, falis el la cxielo sur la homojn; kaj la homoj blasfemis Dion pro la plago de la hajlo; cxar gxia plago estas treege granda.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.