Genesis 48:12 Cross References - Esperanto

12 Kaj Jozef forigis ilin de liaj genuoj, kaj klinigxis antaux li vizagxaltere.

Genesis 18:2

2 Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaux li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj klinigxis antaux ili gxis la tero.

Genesis 19:1

1 Kaj la du angxeloj venis Sodomon vespere, kaj Lot tiam sidis cxe la pordego de Sodom. Kiam Lot ilin ekvidis, li levigxis renkonte al ili kaj klinigxis vizagxaltere.

Genesis 23:7

7 Kaj Abraham levigxis, kaj profunde klinigxis antaux la popolo de la lando, antaux la filoj de HXet.

Genesis 33:3

3 Kaj li mem pasis preter ilin, kaj klinigxis gxis la tero sep fojojn, antaux ol li atingis sian fraton.

Genesis 42:6

6 Kaj Jozef estis la estro super la lando, kaj li estis la vendanto de la greno por la tuta popolo de la lando. Kaj la fratoj de Jozef venis kaj klinigxis al li vizagxaltere.

Exodus 20:12

12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe dauxru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

Exodus 34:8

8 Kaj rapide Moseo klinigxis gxis la tero kaj faris adoron.

Leviticus 19:3

3 CXiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu:Mi estas la Eternulo, via Dio.

Leviticus 19:32

32 Antaux grizulo starigxu, kaj respektu la vizagxon de maljunulo, kaj timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.

1 Kings 2:19

19 Kaj Bat-SXeba venis al la regxo Salomono, por paroli al li pri Adonija. La regxo levigxis renkonte al sxi kaj adorklinigxis antaux sxi kaj sidigxis sur sia trono. Kaj oni starigis tronon por la patrino de la regxo, kaj sxi sidigxis dekstre de li.

2 Kings 4:37

37 Kaj sxi venis kaj jxetis sin al liaj piedoj kaj adorklinigxis gxis la tero; kaj sxi prenis sian filon kaj eliris.

Proverbs 31:28

28 Levigxas sxiaj filoj kaj sxin gratulas; SXia edzo sxin lauxdegas, dirante:

Ephesians 6:1

1 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, cxar tio decas.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.