Genesis 46:12 Cross References - Esperanto

12 Kaj la filoj de Jehuda: Er kaj Onan kaj SXela kaj Perec kaj Zerahx; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. Kaj la filoj de Perec estis: HXecron kaj HXamul.

Genesis 29:35

35 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial sxi donis al li la nomon Jehuda. Kaj sxi cxesis naski.

Genesis 38:1-3

1 En tiu tempo Jehuda apartigxis for de siaj fratoj, kaj eklogxis apud iu Adulamano, kiu estis nomata HXira. 2 Kaj Jehuda vidis tie filinon de iu Kanaanido, nomata SXua, kaj li prenis sxin kaj envenis al sxi. 3 Kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon; kaj li donis al li la nomon Er.

Genesis 38:7

7 Sed Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaux la okuloj de la Eternulo, kaj la Eternulo lin mortigis.

Genesis 38:10

10 Kaj malplacxis al la Eternulo tio, kion li faris, kaj Li mortigis ankaux lin.

Genesis 38:24-30

24 Post la paso de tri monatoj oni sciigis al Jehuda, dirante: Tamar, via bofilino, malcxastigxis, kaj sxi ecx gravedigxis de malcxasteco. Tiam Jehuda diris: Elkonduku sxin, kaj oni sxin brulmortigu. 25 Kiam oni sxin kondukis, sxi sendis, ke oni diru al sxia bopatro: Mi gravedigxis de la viro, al kiu apartenas cxi tio. Kaj sxi diris: Rekonu, al kiu apartenas la sigelilo kaj la sxnuretoj kaj cxi tiu bastono. 26 Kaj Jehuda rekonis, kaj li diris: SXi estas pli prava ol mi, cxar mi ne donis sxin al mia filo SXela. Kaj li sxin ne plue konis. 27 Kiam sxi devis naski, montrigxis, ke gxemeloj estas en sxia ventro. 28 Kaj kiam sxi estis naskanta, elsxovigxis la mano de unu infano; kaj la akusxistino prenis kaj alligis al la mano rugxan fadenon, dirante: CXi tiu eliris la unua. 29 Sed kiam li retiris sian manon, eliris lia frato. Kaj sxi diris: Kial vi faris por vi trasxiron? Kaj oni donis al li la nomon Perec. 30 Poste eliris lia frato, kiu havis sur sia mano la rugxan fadenon. Kaj oni donis al li la nomon Zerahx.

Genesis 49:8-12

8 Jehuda, vin lauxdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Klinigxos antaux vi la filoj de via patro. 9 Juna leono estas Jehuda; De cxasakiro, mia filo, vi levigxis. Li genuigxis, kusxigxis kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? 10 Ne forprenigxos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, GXis venos paco Kaj al li humiligxos la popoloj. 11 Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon Kaj al la delikata vinberbrancxo la filon de sia azenino; Li lavas en vino sian veston Kaj en sango de vinberoj sian mantelon. 12 Liaj okuloj estas rugxaj de vino Kaj la dentoj blankaj de lakto.

Numbers 1:7

7 de Jehuda, Nahxsxon, filo de Aminadab;

Numbers 1:26-27

26 La filoj de Jehuda laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj, 27 prezentis en la tribo de Jehuda la nombron de sepdek kvar mil sescent.

Numbers 26:19-21

19 La filoj de Jehuda:Er kaj Onan; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. 20 Kaj la filoj de Jehuda laux iliaj familioj estis:de SXela, la familio de la SXelaidoj; de Perec, la familio de la Perecidoj; de Zerahx, la familio de la Zerahxidoj. 21 Kaj la filoj de Perec estis:de HXecron, la familio de la HXecronidoj; de HXamul, la familio de la HXamulidoj.

Deuteronomy 33:7

7 Kaj cxi tion pri Jehuda li diris: Auxdu, ho Eternulo, la vocxon de Jehuda, Kaj alkonduku lin al lia popolo; Per siaj manoj li sin defendos, Kaj Vi estu helpanto kontraux liaj malamikoj.

Judges 1:2

2 Kaj la Eternulo diris:Jehuda iros; jen Mi transdonas la landon en liajn manojn.

1 Chronicles 2:1

1 Jen estas la filoj de Izrael:Ruben, Simeon, Levi, Jehuda, Isahxar, Zebulun,

1 Chronicles 2:3-5

3 La filoj de Jehuda:Er, Onan, kaj SXela, tri naskigxis al li de Bat-SXua, la Kanaanidino. Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaux la Eternulo, kaj Li mortigis lin. 4 Kaj lia bofilino Tamar naskis al li Perecon kaj Zerahxon. La nombro de cxiuj filoj de Jehuda estis kvin. 5 La filoj de Perec:HXecron kaj HXamul.

1 Chronicles 3:1-4:1

1 Jen estas la filoj de David, kiuj naskigxis al li en HXebron:la unuenaskito Amnon, de la Jizreelanino Ahxinoam; la dua estis Daniel, de la Karmelanino Abigail;

1 Chronicles 4:1-1

1 La filoj de Jehuda estis:Perec, HXecron, Karmi, HXur, kaj SXobal.

1 Chronicles 4:21

21 La filoj de SXela, filo de Jehuda:Er, patro de Lehxa, kaj Lada, patro de Maresxa, kaj la familioj de la tolfaristoj el la domo de Asxbea;

1 Chronicles 5:2

2 Jehuda estis la plej potenca inter siaj fratoj, kaj la reganto devenis de li; sed la unuenaskiteco estis donita al Jozef.)

Psalms 78:68

68 Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis;

Matthew 1:1-3

1 La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham. 2 Al Abraham naskigxis Isaak, kaj al Isaak naskigxis Jakob, kaj al Jakob naskigxis Jehuda kaj liaj fratoj, 3 kaj al Jehuda naskigxis Perec kaj Zerahx el Tamar, kaj al Perec naskigxis HXecron, kaj al HXecron naskigxis Ram,

Hebrews 7:14

14 CXar evidente estas, ke nia Sinjoro devenis de Jehuda, pri kiu tribo Moseo diris nenion rilate pastrecon.

Revelation 5:5

5 kaj unu el la presbiteroj diris al mi:Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj gxiajn sep sigelojn.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.