Genesis 44:8 Cross References - Esperanto

8 Jen la monon, kiun ni trovis en la aperturoj de niaj sakoj, ni realportis al vi el la lando Kanaana; kiel do ni sxtelus el la domo de via sinjoro argxenton aux oron?

Genesis 42:21

21 Kaj ili diris unu al alia: Vere ni estas kulpaj pro nia frato; cxar ni vidis la suferadon de lia animo, kiam li petegis nin, sed ni ne auxskultis; por tio venis sur nin cxi tiu sufero.

Genesis 42:27

27 Kaj unu el ili malfermis sian sakon, por doni furagxon al sia azeno dum la nokta halto, kaj li ekvidis sian monon, kiu estis en la aperturo de lia sako.

Genesis 42:35

35 Kiam ili malplenigis siajn sakojn, montrigxis, ke cxiu el ili havas sian ligajxon da mono en sia sako. Kaj ili vidis siajn ligajxojn da mono, ili kaj ilia patro, kaj ili timigxis.

Genesis 43:12

12 Kaj da mono prenu duoblan sumon en viajn manojn, kaj la monon, kiu estis metita returne en la aperturojn de viaj sakoj, redonu per viaj manoj: eble okazis eraro.

Genesis 43:21-22

21 sed kiam ni venis al la noktohaltejo kaj ni malfermis niajn sakojn, ni ekvidis, ke la mono de cxiu el ni estas en la aperturo de lia sako, nia mono laux gxia plena pezo; tial ni gxin realportis per niaj manoj. 22 Kaj alian monon ni alportis per niaj manoj, por acxeti panon. Ni ne scias, kiu metis nian monon en niajn sakojn.

Genesis 44:7

7 Kaj ili diris al li: Kial mia sinjoro parolas tiajn vortojn? Dio gardu viajn sklavojn de farado de tia afero!

Exodus 20:15

15 Ne sxtelu.

Deuteronomy 5:19

19 Kaj ne sxtelu.

Matthew 19:18

18 Li diris al li:Kiujn? Kaj Jesuo diris:Ne mortigu; Ne adultu; Ne sxtelu; Ne parolu malveran ateston;

Romans 13:9

9 CXar tio:Ne adultu, Ne mortigu, Ne sxtelu, Ne deziru, kaj cxiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo:Amu vian proksimulon kiel vin mem.

James 2:10-11

10 CXar cxiu, kiu observas la tutan legxaron, sed falpusxigxas pri unu punkto, farigxis kulpa pri cxio. 11 CXar Tiu, kiu diris:Ne adultu-diris ankaux:Ne mortigu. Se do vi ne adultas, sed mortigas, vi farigxis malobeinto kontraux la legxo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.