Genesis 42:28 Cross References - Esperanto

28 Kaj li diris al siaj fratoj: Mia mono estas redonita; jen gxi estas en mia sako. Tiam konsternigxis iliaj koroj, kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj: Kial Dio faris tion al ni?

Genesis 27:33

33 Tiam Isaak ektremis per tre granda tremo, kaj diris: Kiu do estas tiu, kiu cxasis cxasajxon kaj alportis al mi, kaj mi mangxis de cxio, antaux ol vi venis, kaj mi benis lin? kaj li restos ja benita!

Genesis 42:36

36 Kaj ilia patro Jakob diris al ili: Vi min seninfanigis; Jozef forestas, kaj Simeon forestas, kaj Benjamenon vi volas forpreni! sur min cxio falis!

Genesis 43:23

23 Kaj li diris: Estu trankvilaj, ne timu. Via Dio kaj la Dio de via patro donis al vi trezoron en viajn sakojn; vian monon mi ricevis. Kaj li elkondukis al ili Simeonon.

Leviticus 26:36

36 Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.

Deuteronomy 28:65

65 Sed ankaux inter tiuj popoloj vi ne trankviligxos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortigxon de la okuloj kaj suferadon de la animo.

1 Kings 10:5

5 kaj la mangxajxon cxe lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn kaj liajn vinversxistojn, kaj liajn bruloferojn, kiujn li oferadis en la domo de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita.

Psalms 61:2

2 De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malgxojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.

Song of Songs 5:6

6 Mi malfermis al mia amato; Sed mia amato forturnigxis kaj malaperis. Mia animo tremis, dum li parolis; Mi lin sercxis, sed mi lin ne trovis; Mi vokis lin, sed li ne respondis al mi.

Isaiah 45:7

7 kiu faras lumon kaj kreas mallumon, faras pacon kaj estigas malbonon; Mi, la Eternulo, faras cxion cxi tion.

Lamentations 2:17

17 La Eternulo plenumis tion, kion Li intencis; Li plenumis Sian vorton, kiun Li eldiris antaux longa tempo; Li detruis senindulge, Li gxojigis pri vi la malamikon, Li altigis la kornon de viaj kontrauxuloj.

Lamentations 3:37

37 Kiu povas per sia diro atingi, ke io farigxu, se la Sinjoro tion ne ordonis?

Amos 3:6

6 CXu oni blovas per korno en urbo, kaj la popolo ne ektimas? cxu okazas malfelicxo en urbo, se tion ne faris la Eternulo?

Luke 21:26

26 homoj malfortigxos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; cxar la potencoj de la cxielo sxanceligxos.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.