Genesis 41:51 Cross References - Esperanto

51 Kaj al la unuenaskito Jozef donis la nomon Manase, cxar, li diris, Dio forgesigis al mi cxiujn miajn suferojn kaj la tutan domon de mia patro.

Genesis 41:30

30 Sed venos sep jaroj de malsato post ili; kaj forgesigxos la tuta abundeco en la Egipta lando, kaj la malsato konsumos la teron.

Genesis 48:5

5 Kaj nun viaj du filoj, kiuj naskigxis al vi en la lando Egipta antaux mia alveno al vi en Egiptujon, estas miaj; Efraim kaj Manase estu al mi, kiel Ruben kaj Simeon.

Genesis 48:13-14

13 Kaj Jozef prenis ambaux, Efraimon per sia dekstra mano, kontraux la maldekstra de Izrael, kaj Manasen per sia maldekstra mano, kontraux la dekstra de Izrael, kaj alkondukis ilin al li. 14 Sed Izrael etendis sian dekstran manon kaj metis gxin sur la kapon de Efraim, kvankam li estis la pli juna, kaj sian maldekstran sur la kapon de Manase; li intence tiel faris per siaj manoj, cxar Manase estis la unuenaskito.

Genesis 48:18-20

18 Kaj Jozef diris al sia patro: Ne tiel, mia patro, cxar cxi tiu estas la unuenaskito; metu vian dekstran manon sur lian kapon. 19 Sed lia patro rifuzis, kaj diris: Mi scias, mia filo, mi scias; li ankaux farigxos popolo kaj li ankaux farigxos granda, sed lia pli juna frato estos pli granda ol li, kaj lia idaro estos multenombra inter la popoloj. 20 Kaj li benis ilin en tiu tago, dirante: Per vi benados Izrael, dirante: Dio vin faru kiel Efraim kaj Manase. Kaj li metis Efraimon antaux Manase.

Deuteronomy 33:17

17 Lia unuenaskita bovido estas belega, Kaj liaj kornoj estas kiel kornoj de bubalo; Per ili li kornobatos cxiujn popolojn kune gxis la randoj de la tero. Tio estas la dekmiloj de Efraim, Tio estas la miloj de Manase.

Psalms 30:5

5 CXar nur momenton dauxras Lia kolero, Sed tutan vivon dauxras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos gxojego.

Psalms 30:11

11 Vi anstatauxigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakajxon kaj zonis min per gxojo,

Psalms 45:10

10 Auxdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon, Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;

Proverbs 31:7

7 Li trinku, kaj forgesu sian malricxecon, Kaj li ne plu rememoru sian malfelicxon.

Isaiah 57:16

16 CXar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortigxus antaux Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis.

Isaiah 65:16

16 Kiu sin benos sur la tero, tiu benos sin per la Dio vera; kaj kiu jxuros sur la tero, tiu jxuros per la Dio vera; cxar forgesitaj estos la antauxaj suferoj kaj forkasxigxos antaux Miaj okuloj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.