7 Sed Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaux la okuloj de la Eternulo, kaj la Eternulo lin mortigis.
Genesis 38:7 Cross References - Esperanto
Genesis 6:8
8 Sed Noa akiris placxon en la okuloj de la Eternulo.
Genesis 13:13
13 Kaj la logxantoj de Sodom estis malbonaj kaj tre pekaj kontraux la Eternulo.
Genesis 19:13
13 cxar ni ekstermos cxi tiun lokon, cxar granda farigxis ilia kriado antaux la Eternulo, kaj la Eternulo sendis nin, por gxin pereigi.
Genesis 46:12
12 Kaj la filoj de Jehuda: Er kaj Onan kaj SXela kaj Perec kaj Zerahx; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. Kaj la filoj de Perec estis: HXecron kaj HXamul.
Numbers 26:19
19 La filoj de Jehuda:Er kaj Onan; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana.
1 Chronicles 2:3
3 La filoj de Jehuda:Er, Onan, kaj SXela, tri naskigxis al li de Bat-SXua, la Kanaanidino. Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaux la Eternulo, kaj Li mortigis lin.
2 Chronicles 33:6
6 Li ankaux trairigis siajn filojn tra fajro en la valo de la filo de Hinom, li esploradis la estontecon, auxguradis, sorcxadis, starigis antauxdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaux la Eternulo, kolerigante Lin.
Psalms 55:23
23 Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.