Genesis 32:26 Cross References - Esperanto

26 Kaj tiu diris: Forliberigu min, cxar levigxis la matenrugxo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaux ol vi min benos.

Exodus 32:10

10 Lasu do Min, kaj ekflamos Mia kolero kontraux ilin, kaj Mi ilin ekstermos, kaj Mi faros vin granda popolo.

Deuteronomy 9:14

14 lasu Min, Mi ekstermos ilin, kaj Mi forvisxos ilian nomon el sub la cxielo, kaj Mi faros el vi popolon pli fortan kaj pli grandnombran ol ili.

1 Chronicles 4:10

10 Kaj Jabec vokis al Dio de Izrael, dirante:Ho, se Vi min benus kaj vastigus miajn limojn, kaj Via mano estus kun mi kaj forigus la malbonon, por ke mi ne havu aflikton! Kaj Dio plenumis tion, pri kio li petis.

Psalms 67:1

1 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizagxon. Sela.

Psalms 67:6-7

6 La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio. 7 Benos nin Dio; Kaj respektu Lin cxiuj limoj de la tero.

Psalms 115:12-13

12 La Eternulo nin memoras, Li benas, Li benas la domon de Izrael, Li benas la domon de Aaron; 13 Li benas la timantojn de la Eternulo, La malgrandajn kaj la grandajn.

Song of Songs 3:4

4 Kiam mi nur ekforiris de ili, Mi renkontis tiun, kiun mia animo amas; Mi tenis lin, kaj ne delasis lin, GXis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino, Kaj en la cxambron de sxi, kiu naskis min.

Song of Songs 7:5

5 Via kapo sur vi estas kiel Karmel, Kaj la harbukloj de via kapo kiel la purpura robo de la regxo, falde kunligita.

Isaiah 45:11

11 Tiele diras la Eternulo, la Sanktulo de Izrael kaj lia Kreinto:Pri la estonteco demandu Min; la zorgon pri Miaj filoj kaj pri la faritajxo de Miaj manoj lasu al Mi.

Isaiah 64:7

7 Kaj neniu vokas Vian nomon, nek vekigxas, por forte sin teni je Vi; cxar Vi kovris Vian vizagxon antaux ni kaj lasas nin perei per niaj pekoj.

Hosea 12:4

4 Li luktis kun angxelo kaj venkis, li tamen petegis lin kun ploro; en Bet-El Li nin trovos, kaj tie Li parolos kun ni.

Luke 18:1-7

1 Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas cxiam pregxi kaj ne lacigxi, 2 dirante:En unu urbo estis jugxisto, kiu ne timis Dion, nek respektis homon; 3 kaj estis vidvino en tiu urbo, kaj sxi venadis al li, dirante:Faru por mi justecon kontraux mia kontrauxulo. 4 Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris en si:Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon, 5 tamen, cxar cxi tiu vidvino min gxenas, mi faros por sxi justecon, por ke sxi ne malfortigu min per sia cxiama venado. 6 Kaj la Sinjoro diris:Auxskultu, kion diras la maljusta jugxisto. 7 Kaj cxu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas?

Luke 24:28-29

28 Kaj ili alproksimigxis al la vilagxo, kien ili iris, kaj li sxajnigis al ili, kvazaux li pluen iros. 29 Kaj ili retenis lin, dirante:Restu cxe ni, cxar estas preskaux vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti cxe ili.

Romans 8:37

37 Sed en cxio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.

1 Corinthians 15:58

58 Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.

2 Corinthians 12:8-9

8 Pri tio mi petegis trifoje la Sinjoron, ke gxi foriru de mi. 9 Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min.

Hebrews 5:7

7 En siaj karnaj tagoj, pregxojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj auxdite pro sia pia timo,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.