Genesis 31:19 Cross References - Esperanto

19 Laban estis foririnta, por tondi siajn sxafojn; tiam Rahxel sxtelis la domajn diojn de sia patro.

Genesis 31:30

30 Kaj se vi nun foriris, cxar vi forte deziris esti en la domo de via patro, kial do vi sxtelis miajn diojn?

Genesis 31:32

32 Sed tiu, cxe kiu vi trovos viajn diojn, mortu. En la cxeesto de niaj parencoj sercxu cxe mi tion, kio estas via, kaj prenu al vi. Jakob ne sciis, ke Rahxel ilin sxtelis.

Genesis 31:34

34 Sed Rahxel prenis la domajn diojn kaj metis ilin sub la selon de la kamelo kaj sidigxis sur ili. Kaj Laban palpe esploris la tutan tendon kaj ne trovis.

Genesis 35:2

2 Tiam Jakob diris al sia domanaro, kaj al cxiuj, kiuj estis kun li: Forigu la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj purigxu kaj sxangxu viajn vestojn.

Joshua 24:2

2 Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Transe de la Rivero logxis viaj patroj en la tempo antikva, Terahx, patro de Abraham kaj patro de Nahxor; kaj ili servis al aliaj dioj.

Judges 17:4-5

4 Sed li redonis la argxenton al sia patrino. Lia patrino prenis ducent argxentajn monerojn kaj donis ilin al orfandisto, kaj li faris el tio figuron kaj idolon, kiu restis en la domo de Mihxa. 5 Tiu homo Mihxa havis domon de dio; kaj li faris efodon kaj domajn diojn, kaj konsekris unu el siaj filoj, ke li estu por li pastro.

Judges 18:14-24

14 Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon Laisx, diris al siaj fratoj:CXu vi scias, ke en cxi tiuj domoj trovigxas efodo kaj domaj dioj kaj figuro kaj idolo? pripensu do, kion vi devas fari. 15 Kaj ili turnigxis tien kaj eniris en la domon de la juna Levido, en la domon de Mihxa, kaj salutis lin. 16 La sescent viroj el la Danidoj, zonitaj per siaj bataliloj, staris antaux la pordego. 17 Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon, eniris tien kaj prenis la figuron kaj la efodon kaj la domajn diojn kaj la idolon. Dume la pastro staris antaux la pordego, kun la sescent viroj, zonitaj per bataliloj. 18 Kiam tiuj eniris en la domon de Mihxa, kaj prenis la figuron, la efodon, la domajn diojn, kaj la idolon, la pastro diris al ili:Kion vi faras? 19 Sed ili diris al li:Silentu, metu vian manon sur vian busxon; kaj iru kun ni kaj estu por ni patro kaj pastro; cxu pli bone estas por vi esti pastro por la domo de unu homo, ol esti pastro por tribo kaj gento en Izrael? 20 Kaj tio bone placxis al la pastro, kaj li prenis la efodon kaj la domajn diojn kaj la figuron kaj iris inter la popolon. 21 Kaj ili turnigxis kaj iris, kaj sendis la infanojn kaj la brutojn kaj la pakajxojn antaux sin. 22 Kiam ili malproksimigxis de la domo de Mihxa, la homoj, kiuj estis en la domoj najbaraj de Mihxa, kun krio kolektigxis kaj kuris post la Danidoj. 23 Kaj ili kriis al la Danidoj; kaj cxi tiuj turnis siajn vizagxojn, kaj diris al Mihxa:Kio estas al vi, ke vi faras krion? 24 Kaj li diris:Miajn diojn, kiujn mi faris, vi forprenis, kaj ankaux la pastron, kaj vi foriris; kaj kio ankoraux estas al mi? kial do vi demandas, kio estas al mi?

Judges 18:31

31 Kaj dum la tuta tempo, kiam la domo de Dio estis en SXilo, ili havis cxe si la idolon de Mihxa, kiun li faris.

1 Samuel 19:13

13 Poste Mihxal prenis doman dion, metis gxin sur la liton, cxirkaux gxian kapon sxi metis tapisxon el kapra felo, kaj kovris gxin per vesto.

Ezekiel 21:21

21 CXar la regxo de Babel haltis cxe la disvojigxo, cxe la komenco de du vojoj; por ricevi antauxdirojn, li jxetas sagojn, demandas la domajn diojn, esploras hepaton.

Hosea 3:4

4 CXar dum longa tempo la Izraelidoj restos sen regxo, sen estro, sen oferoj, sen statuo, sen efodo, kaj sen domaj dioj;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.