Genesis 2:19 Cross References - Esperanto

19 Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero cxiujn bestojn de la kampo kaj cxiujn birdojn de la cxielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis cxiun vivan estajxon, tiel restis gxia nomo.

Genesis 1:20-26

20 Kaj Dio diris: La akvo aperigu movigxantajxojn, vivajn estajxojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la cxiela firmajxo. 21 Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj cxiujn vivajn estajxojn movigxantajn, kiujn aperigis la akvo, laux ilia speco, kaj cxiujn flugilhavajn birdojn laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 22 Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multigxu sur la tero. 23 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago. 24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estajxojn, laux ilia speco, brutojn kaj rampajxojn kaj surterajn bestojn, laux ilia speco; kaj farigxis tiel. 25 Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laux ilia speco, kaj la brutojn, laux ilia speco, kaj cxiujn rampajxojn de la tero, laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero.

Genesis 1:28

28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero.

Genesis 2:22-23

22 Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis sxin al la homo. 23 Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi estas prenita.

Genesis 6:20

20 El la birdoj laux iliaj specoj, kaj el la brutoj laux iliaj specoj, el cxiuj rampajxoj de la tero laux iliaj specoj, po paro el cxiuj eniru kun vi, por resti vivaj.

Genesis 9:2

2 Kaj ili timu vin kaj tremu antaux vi, cxiuj bestoj de la tero kaj cxiuj birdoj de la cxielo, cxio, kio movigxas sur la tero, kaj cxiuj fisxoj de la maro; en viajn manojn ili estas transdonitaj.

Psalms 8:4-8

4 Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li? 5 Vi malaltigis lin malmulte antaux Dio; Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. 6 Vi faris lin reganto super la faritajxoj de Viaj manoj; CXion Vi metis sub liajn piedojn: 7 SXafojn kaj bovojn cxiujn Kaj ankaux la sovagxajn bestojn, 8 La birdojn de la cxielo kaj la fisxojn de la maro, CXion, kio iras la vojojn de la maroj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.