14 Kaj li havis tre multe da brutoj malgrandaj kaj brutoj grandaj kaj grandan servistaron; kaj la Filisxtoj enviis lin.
Genesis 26:14 Cross References - Esperanto
Genesis 12:16
16 Kaj al Abram estis bone pro sxi, kaj li havis sxafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn.
Genesis 13:2
2 Kaj Abram estis tre ricxa je brutoj, argxento, kaj oro.
Genesis 37:11
11 Kaj liaj fratoj lin enviis, sed lia patro konservis en la memoro la aferon.
1 Samuel 18:9
9 De tiu tago kaj plue Saul malamike rigardadis Davidon.
Job 1:3
3 Lia brutaro konsistis el sep mil sxafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol cxiuj filoj de la oriento.
Job 5:2
2 Malsagxulon mortigas la kolero, Kaj sensenculon pereigas la incitigxemeco.
Job 42:12
12 Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn; kaj li havis dek kvar mil sxafojn kaj ses mil kamelojn kaj mil parojn da bovoj kaj mil azeninojn.
Psalms 112:3
3 Bonstato kaj ricxeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne.
Psalms 112:10
10 La malvirtulo vidas kaj cxagrenigxas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumigxas. La deziro de malvirtuloj pereos.
Psalms 144:13-14
Proverbs 10:22
22 La beno de la Eternulo ricxigas, Kaj malgxojon Li ne aldonas al gxi.
Proverbs 27:4
4 Kolero estas kruelajxo, kaj furiozo estas superakvego; Sed kiu sin tenos kontraux envio?
Ecclesiastes 4:4
4 Mi vidis ankaux, ke cxia laboro kaj cxia lerteco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraux alia; kaj ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.