42 Kaj mi venis hodiaux al la fonto, kaj mi diris: Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham! ho, se Vi volus sukcesigi mian vojon, kiun mi nun iras!
Genesis 24:42 Cross References - Esperanto
Genesis 24:12-14
12 Kaj li diris: Ho Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham, sukcesigu min hodiaux kaj faru favorkorajxon al mia sinjoro Abraham.
13 Jen mi staras apud la fonto da akvo, kaj la filinoj de la urbanoj eliras, por cxerpi akvon;
14 kaj la junulinon, al kiu mi diros: Volu klini vian krucxon, ke mi trinku, kaj sxi diros: Trinku, kaj mi trinkigos ankaux viajn kamelojn-sxin Vi destinis por Via sklavo Isaak; kaj per tio mi sciigxos, ke Vi faris favorkorajxon al mia sinjoro.
Genesis 24:31
31 Kaj li diris: Venu, benita de la Eternulo; kial vi staras ekstere? mi pretigis la domon kaj ankaux lokon por la kameloj.
Genesis 39:3
3 Kaj lia sinjoro vidis, ke la Eternulo estas kun li, kaj ke cxion, kion li faras, la Eternulo sukcesigas en lia mano.
Ezra 8:21
21 Kaj mi proklamis tie faston cxe la rivero Ahava, por ke ni humiligu nin antaux nia Dio, por peti de Li gxustan vojon por ni, por niaj infanoj, kaj por nia tuta havo.
Nehemiah 1:11
11 Mi petas, ho Sinjoro, Via orelo estu atenta al la pregxo de Via servanto, kaj al la pregxo de Viaj servantoj, kiuj deziras timi Vian nomon; kaj donu sukceson al Via servanto hodiaux, kaj akirigu al li favorkorecon antaux cxi tiu homo. (Mi estis vinversxisto cxe la regxo.)
Psalms 37:5
5 Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros.
Psalms 90:17
17 Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.
Acts 10:7-8
Acts 10:22
22 Kaj ili diris:Kornelio, centestro, viro justa kaj timanta Dion, kaj bone atestata de la tuta nacio de la Judoj, estas avertita de sankta angxelo, ke li venigu vin al sia domo kaj auxdu parolojn de vi.
Romans 1:10
10 cxiam petante, ke iel al mi jam fine prosperos veni al vi per la volo de Dio.