12 Kaj la tero elkreskigis verdajxon, herbon, kiu naskas semon laux sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en gxi mem laux sia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
Genesis 1:12 Cross References - Esperanto
Isaiah 55:10-11
10 CXar kiel la pluvo kaj la negxo falas de la cxielo kaj ne revenas tien, sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas gxin kaj donas semon al la semanto kaj panon al la mangxanto:
11 tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia busxo; gxi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi gxin sendis.
Isaiah 61:11
11 CXar kiel la tero elirigas siajn kreskajxojn kaj kiel gxardeno elkreskigas siajn semojn, tiel la Sinjoro, la Eternulo, elkreskigos justecon kaj gloron antaux cxiuj popoloj.
Matthew 13:24-26
Mark 4:28
28 Auxtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko.
Luke 6:44
44 CXar cxiu arbo estas konata per sia propra frukto. CXar el dornarbetoj oni ne kolektas figojn, nek el rubusujo oni rikoltas vinberojn.
2 Corinthians 9:10
10 Kaj Tiu, kiu donas semon al la semanto kaj panon por nutrajxo, donos kaj multobligos vian semotan semon, kaj plimultigos la fruktojn de via justeco;
Galatians 6:7
7 Ne trompigxu; Dio ne estas mokata; cxar cxion, kion oni semas, tion ankaux li rikoltos.