23 Kaj Abraham alproksimigxis, kaj diris: CXu Vi ankaux pereigos virtulon kune kun malvirtulo?
Genesis 18:23 Cross References - Esperanto
Genesis 18:25
25 Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Jugxanto de la tuta tero agu maljuste.
Genesis 20:4
4 Sed Abimelehx ne alproksimigxis al sxi, kaj li diris: Mia Sinjoro! cxu vi mortigos ankaux senkulpan popolon?
Numbers 16:22
22 Kaj ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:Ho Dio, Dio de la spiritoj de cxia karno! unu pekis, kaj Vi volas koleri la tutan komunumon?
2 Samuel 24:17
17 Kaj, ekvidinte la angxelon, kiu frapis la popolon, David ekparolis al la Eternulo, dirante:Jen mi pekis, kaj mi malbonagis; sed kion faris cxi tiuj sxafoj? Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro.
Job 8:3
3 CXu Dio falsas la jugxon? CXu la Plejpotenculo falsas la justecon?
Job 34:17
17 CXu povas regi malamanto de justeco? CXu vi povas akuzi la Plejjustulon?
Psalms 11:4-7
4 La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la cxielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.
5 La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.
6 Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.
7 CXar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizagxon.
Psalms 73:28
28 Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, Por rakonti cxiujn Viajn farojn.
Jeremiah 30:21
21 Kaj ilia potenculo estos el ili mem, kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo; Mi alproksimigos lin, kaj li aliros al Mi; cxar kiu alia kuragxos en sia koro alproksimigxi al Mi? diras la Eternulo.
Romans 3:5-6
Hebrews 10:22
22 ni alproksimigxu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;
James 5:17
17 Elija estis homo samnatura, kiel ni, kaj li pregxis fervore, ke ne pluvu; kaj ne pluvis sur la teron dum tri jaroj kaj ses monatoj.