Genesis 16:1 Cross References - Esperanto

1 Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed sxi havis sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar.

Genesis 11:30

30 Kaj Saraj estis senfrukta kaj ne havis infanon.

Genesis 12:16

16 Kaj al Abram estis bone pro sxi, kaj li havis sxafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn.

Genesis 15:2-3

2 Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko. 3 Kaj Abram diris: Al mi Vi ne donis ja idaron, kaj jen mia domano estos mia heredanto.

Genesis 21:9-10

9 Kaj Sara vidis, ke la filo de Hagar la Egiptino, kiun cxi tiu naskis al Abraham, mokas. 10 Kaj sxi diris al Abraham: Forpelu cxi tiun sklavinon kaj sxian filon; cxar la filo de cxi tiu sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak.

Genesis 21:12

12 Kaj Dio diris al Abraham: GXi ne malplacxu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri cxio, kion diros al vi Sara, obeu sxian vocxon; cxar per Isaak oni nomos vian idaron.

Genesis 21:21

21 Kaj li logxis en la dezerto Paran; kaj lia patrino prenis al li edzinon el la lando Egipta.

Genesis 25:21

21 Kaj Isaak pregxis al la Eternulo pri sia edzino, cxar sxi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia pregxo, kaj lia edzino Rebeka gravedigxis.

Judges 13:2

2 Kaj estis iu homo el Corea, el la tribo de Dan, kies nomo estis Manoahx; lia edzino estis senfrukta kaj ne naskis.

Luke 1:7

7 Kaj ili ne havis infanon, cxar Elizabeto estis senfrukta, kaj ili ambaux estis en profunda agxo.

Luke 1:36

36 Kaj jen via parencino Elizabeto ankaux gravedigxis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por sxi, kiun oni nomis senfrukta.

Galatians 4:24

24 CXi tio enhavas alegorion; cxar la du virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj, por sklaveco naskante, kiu estas Hagar.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.