Genesis 13:18 Cross References - Esperanto

18 Kaj Abram forprenis sian tendon, kaj iris kaj eklogxis en la arbareto Mamre, kiu estas en HXebron; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.

Genesis 8:20

20 Kaj Noa konstruis altaron al la Eternulo, kaj li prenis el cxiuj puraj brutoj kaj el cxiuj puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la altaro.

Genesis 12:7-8

7 Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos cxi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li. 8 Kaj de tie li translogxigxis al la monto, kiu estas oriente de Bet-El, kaj arangxis sian tendon tiamaniere, ke Bet-El estis okcidente kaj Aj oriente; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo kaj pregxadis al la Eternulo.

Genesis 13:4

4 al la loko de la altaro, kiun li tie faris antauxe; kaj Abram tie pregxis al la Eternulo.

Genesis 14:13

13 Kaj venis forsavigxinto kaj diris al Abram la Hebreo, kiu logxis en la arbareto de Mamre la Amorido, frato de Esxkol kaj frato de Aner, kiuj estis en interligo kun Abram.

Genesis 18:1

1 Kaj aperis al li la Eternulo en la arbareto Mamre, kiam li sidis cxe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago.

Genesis 23:2

2 Kaj Sara mortis en Kirjat-Arba, kiu estas HXebron, en la lando Kanaana. Kaj Abraham venis, por funebri pri Sara kaj plori pri sxi.

Genesis 35:27

27 Kaj Jakob venis al sia patro Isaak en Mamre, al Kirjat-Arba (tio estas HXebron), kie vivis fremdule Abraham kaj Isaak.

Genesis 37:14

14 Kaj Izrael diris al li: Iru, rigardu, kiel fartas viaj fratoj kaj kiel fartas la sxafoj, kaj alportu al mi respondon. Kaj li forsendis lin el la valo de HXebron, kaj tiu venis SXehxemon.

Numbers 13:22

22 Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis gxis HXebron, kie logxis Ahximan, SXesxaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (HXebron estis konstruita sep jarojn antaux ol Coan de Egiptujo.)

Joshua 14:13

13 Tiam Josuo benis lin, kaj donis HXebronon al Kaleb, filo de Jefune, kiel posedajxon.

Psalms 16:8

8 CXiam mi vidas la Eternulon antaux mi; CXar Li estas cxe mia dekstra mano, mi ne falos.

1 Timothy 2:8

8 Mi deziras do, ke la viroj pregxu en cxiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.