Genesis 13:13 Cross References - Esperanto

13 Kaj la logxantoj de Sodom estis malbonaj kaj tre pekaj kontraux la Eternulo.

Genesis 6:11

11 Kaj la tero malvirtigxis antaux Dio, kaj la tero plenigxis de maljustajxoj.

Genesis 10:9

9 Li estis potenca cxasisto antaux la Eternulo; tial oni diras: Kiel Nimrod, potenca cxasisto antaux la Eternulo.

Genesis 15:16

16 Kaj en la kvara generacio ili revenos cxi tien; cxar la krimoj de la Amoridoj ankoraux ne atingis plenecon.

Genesis 18:20

20 Kaj la Eternulo diris: CXar la kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado estas tre peza,

Genesis 19:4-11

4 Antaux ol ili kusxigxis, la homoj de la urbo, la homoj de Sodom, cxirkauxis la domon, de la junuloj gxis la maljunuloj, la tuta popolo, de cxiuj finoj. 5 Kaj ili vokis Loton, kaj diris al li: Kie estas la viroj, kiuj venis al vi dum la nokto? elirigu ilin al ni, por ke ni ilin ekkonu. 6 Kaj Lot eliris al ili antaux la sojlon, kaj la pordon li sxlosis post si. 7 Kaj li diris: Ho, miaj fratoj, ne agu malbone! 8 Jen mi havas du filinojn, kiuj ankoraux ne ekkonis viron; mi elirigos ilin al vi, kaj faru kun ili, kion vi deziras; nur al tiuj viroj nenion faru, cxar por tio ili venis sub la ombron de mia tegmento. 9 Sed ili diris: Iru for! Kaj ili diris plue: Vi venis cxi tien kiel fremdulo, kaj vi volas jugxi! nun ni pli malbone agos kun vi, ol kun ili. Kaj ili tre insiste postulis de la viro, de Lot, kaj ili aliris, por elrompi la pordon. 10 Tiam tiuj viroj etendis siajn manojn kaj envenigis Loton al si en la domon, kaj la pordon ili sxlosis; 11 kaj la homojn, kiuj estis antaux la sojlo de la domo, ili frapis per blindeco, de la malgrandaj gxis la grandaj, tiel ke tiuj lacigxis, sercxante la pordon.

Genesis 38:7

7 Sed Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaux la okuloj de la Eternulo, kaj la Eternulo lin mortigis.

1 Samuel 15:18

18 Kaj la Eternulo vojirigis vin, kaj diris:Iru kaj ekstermu la pekulojn la Amalekidojn, kaj militu kontraux ili, gxis vi tute ekstermos ilin.

2 Kings 21:6

6 Kaj li trairigis sian filon tra fajro, kaj li auxguradis kaj sorcxadis, kaj starigis antauxdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaux la Eternulo, kolerigante Lin.

Isaiah 1:9

9 Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restajxon, ni farigxus preskaux kiel Sodom, ni similigxus al Gomora.

Isaiah 3:8-9

8 CXar malfortigxis Jerusalem, kaj Judujo falis; cxar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraux la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto. 9 La signoj de iliaj vizagxoj atestis kontraux ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kasxas. Ve al iliaj animoj! cxar ili mem repagis al si malbonon.

Jeremiah 23:24

24 CXu homo povas kasxi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; cxu ne Mi plenigas la cxielon kaj la teron? diras la Eternulo.

Ezekiel 16:46-50

46 Via pli maljuna fratino estas Samario kun siaj filinoj, kiu logxas maldekstre de vi; kaj via pli juna fratino, kiu logxas dekstre de vi, estas Sodom kun siaj filinoj. 47 Sed ecx ne laux ilia vojo vi iris, kaj ne iliajn abomenindajxojn vi faris; tio estis malmulta por vi, kaj vi malbonigxis pli ol ili en cxiuj viaj agoj. 48 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, via fratino Sodom kaj sxiaj filinoj ne faris tion, kion faris vi kaj viaj filinoj. 49 Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom:malmodesteco, trosatigxo per mangxado, kaj senzorgeco, kiun havis sxi kaj sxiaj filinoj; kaj la manon de malricxulo kaj senhavulo sxi ne subtenis. 50 Kaj ili fierigxis kaj faris abomenindajxon antaux Mi, kaj Mi forpusxis ilin, kiam Mi tion vidis.

Matthew 9:10

10 Kaj dum li sidis cxe mangxo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidigxis tie kun Jesuo kaj liaj discxiploj.

Matthew 9:13

13 Sed iru, kaj lernu, kion signifas cxi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; cxar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

Matthew 11:23-24

23 Kaj vi, Kapernaum! cxu vi estos altigita gxis la cxielo? vi malsuprenigxos gxis Hades; cxar se en Sodom estus faritaj tiuj potencajxoj, kiuj estas faritaj en vi, gxi restus gxis hodiaux. 24 Tamen mi diras al vi:Estos pli elporteble por la lando de Sodom en la tago de jugxado, ol por vi.

John 9:24

24 Ili do denove alvokis la viron, kiu estis blinda, kaj diris al li:Donu gloron al Dio; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo.

John 9:31

31 Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas.

Romans 1:27

27 kaj tiel same ankaux la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindajxon kaj ricevis en si mem la tauxgan rekompencon de sia malvirto.

Hebrews 4:13

13 Kaj ne ekzistas kreitajxo kasxita antaux Lia vidado; sed cxio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.

2 Peter 2:6-8

6 kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj; 7 kaj savis justan Loton, cxagrenegatan de la senbrida konduto de la malvirtuloj 8 (cxar tiu justulo, logxante inter ili, en vidado kaj auxdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, pro iliaj malvirtaj faroj):

2 Peter 2:10

10 sed precipe tiujn, kiuj iras laux la karno en volupto de malpurajxo, kaj malestimas regadon. Arogantaj, obstinaj, ili ne timas insulti auxtoritatojn;

Jude 1:7

7 Kiel ankaux Sodom kaj Gomora kaj la cxirkauxaj urboj tiel same, kiel cxi tiuj, malcxastigxinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontritaj kiel ekzemplo, suferante la punon de eterna fajro.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.