Genesis 12:6 Cross References - Esperanto

6 Kaj Abram trapasis la landon gxis la loko SXehxem, gxis la kverko More; kaj la Kanaanidoj tiam logxis en la lando.

Genesis 10:15

15 Kaj de Kanaan naskigxis Cidon, lia unuenaskito, kaj HXet,

Genesis 10:18-19

18 kaj la Arvadidoj kaj la Cemaridoj kaj la HXamatidoj; kaj poste la gentoj Kanaanaj disigxis. 19 Kaj la limoj de la Kanaanidoj estis de Cidon gxis Gerar kaj Gaza, gxis Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim gxis Lasxa.

Genesis 13:7

7 Kaj estis malpaco inter la pasxtistoj de la brutaro de Abram kaj la pasxtistoj de la brutaro de Lot; kaj la Kanaanidoj kaj Perizidoj tiam logxis en la lando.

Genesis 15:18-21

18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon, de la rivero de Egiptujo gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato: 19 la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn 20 kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn 21 kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Jebusidojn.

Genesis 33:18

18 Veninte el Mezopotamio, Jakob alvenis bonstate en la urbo de SXehxem, kiu estas en la lando Kanaana; kaj li starigis sian tendaron antaux la urbo.

Genesis 34:2

2 Kaj vidis sxin SXehxem, filo de HXamor la HXivido, princo de la lando, kaj li prenis sxin kaj kusxis kun sxi kaj faris al sxi perfortajxon.

Genesis 35:4

4 Kaj ili donis al Jakob cxiujn fremdajn diojn, kiuj estis en iliaj manoj, kaj la ringojn, kiuj estis en iliaj oreloj; kaj Jakob enfosis ilin sub la kverko, kiu estis apud SXehxem.

Deuteronomy 11:30

30 ili estas transe de Jordan, malantaux la vojo al la okcidento, en la lando de la Kanaanidoj, kiuj logxas en la stepo, kontraux Gilgal, apud la kverko More.

Joshua 20:7

7 Kaj ili konsekris la urbon Kedesx en Galileo, sur la monto de Naftali, kaj SXehxem, sur la monto de Efraim, kaj Kirjat-Arba (tio estas HXebron), sur la monto de Jehuda.

Joshua 24:32

32 Kaj la ostojn de Jozef, kiujn la Izraelidoj kunportis el Egiptujo, oni enterigis en SXehxem, sur la kampoparto, kiun Jakob acxetis de la filoj de HXamor, patro de SXehxem, pro cent kesitoj, kaj kiu farigxis posedajxo de la filoj de Jozef.

Judges 7:1

1 Kaj frue matene levigxis Jerubaal, tio estas Gideon, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili starigis sian tendaron cxe la fonto HXarod; kaj la tendaro de Midjan estis rilate al li sur la norda flanko de la monteto More en la valo.

Judges 9:1

1 Abimelehx, filo de Jerubaal, iris en SXehxemon, al la fratoj de sia patrino, kaj ekparolis al ili kaj al la tuta familio de la domo de sia patrinpatro jene:

1 Kings 12:1

1 Rehxabeam iris en SXehxemon, cxar en SXehxemon venis cxiuj Izraelidoj, por fari lin regxo.

John 4:5

5 Li alvenis do al unu urbo Samaria, nomata Sihxar, apud la terpeco, kiun Jakob donis al sia filo Jozef;

Acts 7:16

16 kaj ili estis transportitaj al SXehxem kaj metitaj en la tombon, kiun Abraham acxetis por prezo argxenta de la filoj de HXamor en SXehxem.

Hebrews 11:9

9 Per la fido li farigxis paslogxanto en la lando de la promeso, kiel lando fremda, logxante en tendoj kun Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.