Galatians 1:23 Cross References - Esperanto

23 sed ili nur auxdis la jenon:Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis;

Acts 6:7

7 Kaj la vorto de Dio kreskis, kaj la nombro de la discxiploj multigxis treege en Jerusalem, kaj granda aro el la pastroj obeis al la fido.

Acts 9:13

13 Sed Ananias respondis:Sinjoro, mi auxdis de multaj pri cxi tiu viro, kiom da malbono li faris kontraux viaj sanktuloj en Jerusalem;

Acts 9:20

20 Kaj en la sinagogoj li tuj proklamis Jesuon, ke li estas la Filo de Dio.

Acts 9:26

26 Kaj kiam li venis en Jerusalemon, li provis aligxi al la discxiploj; kaj cxiuj lin timis, ne kredante, ke li estas discxiplo.

1 Corinthians 15:8-10

8 kaj fine li aperis al mi ankaux, kiel al infano ekstertempe naskita. 9 CXar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio. 10 Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montrigxis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.

1 Timothy 1:13-16

13 kvankam mi antauxe estis blasfemanto kaj persekutanto kaj insultanto; tamen mi ricevis kompaton, cxar mi tion faris nesciante kaj nekredante; 14 kaj la graco de nia Sinjoro abunde suficxegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo. 15 Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la cxefa; 16 tamen pro tiu kauxzo mi ricevis kompaton, por ke en mi, kiel la cxefa, Jesuo Kristo elmontru sian tutan paciencegon, kiel ekzemplo por tiuj, kiuj poste kredos al li por eterna vivo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.