Galatians 1:11 Cross References - Esperanto

11 CXar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita de mi, ke gxi ne estas laux homo.

Romans 2:16

16 en la tago, kiam Dio jugxos la sekretojn de homoj, laux mia evangelio, per Jesuo Kristo.

1 Corinthians 2:9-10

9 sed kiel estas skribite: Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne auxdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas. 10 Sed al ni Dio malkasxis ilin per la Spirito; cxar la Spirito esploras cxion, ecx la profundajxojn de Dio.

1 Corinthians 11:23

23 CXar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaux transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon;

1 Corinthians 15:1-3

1 Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaux vi ricevis, en kiu ankaux vi staras, 2 per kiu vi savigxis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi gxin predikis al vi, krom se vi kredis vane. 3 CXar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaux ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laux la Skriboj;

Galatians 1:1

1 Pauxlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj),

Ephesians 3:3-8

3 ke per malkasxo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antauxe mallonge skribis, 4 per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo, 5 kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel gxi nun malkasxigxis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito, 6 ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio, 7 al kiu mi farigxis servanto laux la dono de la graco de Dio, donita al mi laux la energio de Lia potenco. 8 Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el cxiuj sanktuloj, cxi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan ricxon de Kristo;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.