Ezra 1:1 Cross References - Esperanto

1 En la unua jaro de Ciro, regxo de Persujo, por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, regxo de Persujo, kaj cxi tiu ordonis proklami en sia tuta regno vocxe kaj skribe jenon:

2 Chronicles 36:22-23

22 En la unua jaro de Ciro, regxo de Persujo, por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, regxo de Persujo, kaj cxi tiu ordonis proklami en sia tuta regno vocxe kaj skribe jenon: 23 Tiele diras Ciro, regxo de Persujo:CXiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la cxielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu la Eternulo, lia Dio, kaj li tien iru.

Ezra 5:13-15

13 Sed en la unua jaro de Ciro, regxo de Babel, la regxo Ciro donis permeson rekonstrui cxi tiun domon de Dio. 14 Ecx la vazojn de la domo de Dio, la orajn kaj argxentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en la templon de Babel, ilin la regxo Ciro elportis el la templo de Babel, kaj oni transdonis ilin al SXesxbacar, kiun li starigis kiel regionestron; 15 kaj li diris al li:Prenu cxi tiujn vazojn, iru, kaj forportu ilin en la templon de Jerusalem, kaj la domo de Dio estu konstruata sur sia loko.

Ezra 6:22

22 Kaj ili en gxojo solenis la feston de macoj dum sep tagoj; cxar la Eternulo gxojigis ilin, kaj turnis al ili la koron de la regxo de Asirio, por ke li fortigu iliajn manojn cxe la laborado koncerne la domon de Dio, la Dio de Izrael.

Ezra 7:27

27 Benata estu la Eternulo, Dio de niaj patroj, kiu metis en la koron de la regxo la ideon beligi la domon de la Eternulo en Jerusalem,

Psalms 106:46

46 Kaj Li aperigis kompaton por ili CXe cxiuj iliaj malliberigintoj.

Proverbs 21:1

1 Kiel akvaj torentoj estas la koro de regxo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li gxin direktas.

Jeremiah 25:12-14

12 Sed kiam finigxos la sepdek jaroj, Mi punos la regxon de Babel kaj tiun nacion, diras la Eternulo, pro gxiaj malbonagoj, kaj la landon HXaldean, kaj Mi faros gxin eterna dezerto. 13 Kaj Mi plenumos super tiu lando cxiujn Miajn vortojn, kiujn Mi diris pri gxi, cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro, kion Jeremia profetis pri cxiuj nacioj. 14 CXar ankaux ilin sklavigos potencaj nacioj kaj grandaj regxoj, kaj Mi repagos al ili laux iliaj agoj kaj laux la faroj de iliaj manoj.

Jeremiah 29:10

10 CXar tiele diras la Eternulo:Kiam en Babel pasos sepdek jaroj, Mi rememoros vin kaj plenumos super vi Mian bonan vorton, revenigante vin sur cxi tiun lokon.

Jeremiah 33:7-13

7 Kaj Mi revenigos la kaptitojn de Jehuda kaj la kaptitojn de Izrael, kaj Mi arangxos ilin kiel antauxe. 8 Kaj Mi purigos ilin de cxiuj iliaj malbonagoj, per kiuj ili pekis antaux Mi; kaj Mi pardonos cxiujn iliajn krimojn, per kiuj ili pekis antaux Mi kaj defalis de Mi. 9 Kaj tio farigxos por Mi agrabla nomo, lauxdo kaj gloro antaux cxiuj nacioj de la tero, kiuj auxdos pri la tuta bono, kiun Mi faras al ili, kaj ili ektimos kaj ektremos pro la tuta bono kaj la tuta bonstato, kiun Mi donos al gxi. 10 Tiele diras la Eternulo:Sur cxi tiu loko-pri kiu vi diras, ke gxi estas dezertigita tiel, ke jam ne ekzistas homoj nek brutoj en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kiuj farigxis malplenaj pro foresto de homoj kaj de logxantoj kaj de brutoj- 11 ankoraux estos auxdataj sonoj de gxojo kaj sonoj de gajeco, vocxo de fiancxo kaj vocxo de fiancxino, vocxo de homoj, kiuj parolos:Lauxdu la Eternulon Cebaot, cxar la Eternulo estas bona, cxar eterna estas Lia favorkoreco; kaj kiuj alportados dankoferojn en la domon de la Eternulo; cxar Mi revenigos la forkaptitojn de la lando kiel antauxe, diras la Eternulo. 12 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Sur cxi tiu loko, kiu dezertigxis tiel, ke tie ne trovigxas homo nek bruto, kaj en cxiuj gxiaj urboj denove trovigxos logxejoj de pasxtistoj, kiuj ripozigos tie siajn sxafojn; 13 en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, en la urboj de la sudo, en la lando de Benjamen, en la cxirkauxajxo de Jerusalem, kaj en la urboj de Judujo denove pasados sxafoj sub la mano de kalkulanto, diras la Eternulo.

Daniel 2:1

1 En la dua jaro de la regxado de Nebukadnecar aperis al Nebukadnecar songxoj; kaj konfuzigxis lia spirito, kaj li ne povis dormi.

Matthew 3:1-3

1 En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo, 2 kaj dirante:Pentu, cxar alproksimigxis la regno de la cxielo. 3 CXar li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja: Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.

John 1:23

23 Li diris:Mi estas vocxo de krianto en la dezerto:Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.