Ezekiel 36:8 Cross References - Esperanto

8 sed vi, montoj de Izrael, elkreskigos viajn brancxojn kaj alportados viajn fruktojn al Mia popolo Izrael; cxar ili baldaux venos.

Psalms 67:6

6 La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio.

Psalms 85:12

12 Kaj la Eternulo donos bonon, Kaj nia tero donos siajn produktojn.

Isaiah 4:2

2 En tiu tago la markoto de la Eternulo estos belo kaj honoro, kaj la frukto de la tero estos majesto kaj ornamo por la savitajxo de Izrael.

Isaiah 27:6

6 En la estonteco Jakob enradikigxos; Izrael ekfloros kaj ellasos verdajn brancxojn; kaj ili plenigos la mondon per fruktoj.

Isaiah 30:23

23 Kaj Li donos pluvon al via semo, kiun vi semos sur la kampo, kaj panon, produkton de la tero, kaj gxi estos sukoplena kaj grasa; sur vasta pasxtejo pasxtigxos tiam viaj brutoj.

Ezekiel 12:25

25 CXar Mi, la Eternulo, parolas; kaj vorto, kiun Mi parolas, plenumigxos, ne plu estos prokrastata; en via tempo, ho domo malobeema, Mi parolas vorton, kaj Mi gxin plenumos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 17:23

23 Sur la alta monto de Izrael Mi gxin plantos, kaj gxi elkreskigos brancxojn kaj donos fruktojn kaj farigxos belega cedro; kaj logxos sub gxi cxiaspecaj birdoj, cxiaspecaj flugiluloj nestos en la ombro de gxiaj brancxoj.

Ezekiel 34:26-29

26 Kaj Mi faros ilin kaj la cxirkauxajxon de Mia monteto objekto de beno, kaj Mi sendados pluvon en gxia tempo, tio estos pluvoj de beno. 27 Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn produktajxojn, kaj ili estos sur sia tero ekster dangxero; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi rompos la stangojn de ilia jugo, kaj savos ilin el la manoj de tiuj, kiuj sklavigis ilin. 28 Kaj ili ne plu estos prirabataj de la nacioj, kaj la bestoj de la tero ne mangxegos ilin; kaj ili logxos sendangxere, kaj neniu teruros ilin. 29 Kaj Mi arangxos por ili gloran plantadon, kaj ili ne plu estos ekstermataj de malsato en la lando, kaj ili ne plu havos malhonoron inter la nacioj.

Hosea 2:21-23

21 En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la cxielon, kaj gxi favoros la teron; 22 kaj la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon, kaj cxi tiuj favoros Jizreelon. 23 Mi faros sxin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros:Vi estas Mia popolo; kaj gxi diros:Vi estas mia Dio.

Amos 9:13-15

13 Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam la pluganto renkontigxos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto; kaj la montoj elgutigos dolcxan sukon, kaj cxiuj montetoj farigxos fruktoportaj. 14 Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo Izrael, ili rekonstruos la ruinigitajn urbojn, enlogxigxos, plantos vinbergxardenojn kaj trinkos ilian vinon, arangxos gxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn. 15 Kaj Mi replantos ilin sur ilia tero, kaj ili ne plu estos elsxirataj el sia tero, kiun Mi donis al ili, diras la Eternulo, via Dio.

Philippians 4:5

5 Via mildeco estu konata al cxiuj. La Sinjoro estas proksima.

Hebrews 10:37

37 CXar ankoraux iomete da tempo, La venonto venos, kaj ne malfruos.

James 5:8-9

8 Vi ankaux paciencu; fortikigu viajn korojn; cxar la alveno de la Sinjoro alproksimigxas. 9 Ne murmuru, fratoj, unu kontraux la alia, por ke vi ne estu jugxataj; jen la jugxisto staras antaux la pordoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.