Ezekiel 23:10 Cross References - Esperanto

10 Ili malkovris sxian nudajxon, prenis sxiajn filojn kaj sxiajn filinojn, kaj sxin mem ili mortigis per glavo. Kaj sxi ricevis malhonoran nomon inter la virinoj, kiam pri sxi estis farita jugxo.

Jeremiah 22:8-9

8 Kaj multe da nacioj preterpasos cxi tiun urbon, kaj ili diros unu al la alia:Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu granda urbo? 9 Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, ilia Dio, kaj adorklinigxis al aliaj dioj kaj servis al ili.

Ezekiel 16:37-41

37 pro tio Mi kolektos cxiujn viajn amistojn, kun kiuj vi gxuis, kaj cxiujn, kiujn vi amis, kaj cxiujn, kiujn vi malamis, kaj Mi kolektos ilin kontraux vi de cxirkauxe, kaj Mi malkovros antaux ili vian nudecon, kaj ili vidos vian tutan hontindajxon. 38 Kaj Mi jugxos vin laux la jugxoj kontraux adultulinoj kaj kontraux sangoversxantinoj, kaj Mi transdonos vin al sangoversxo kruela kaj severa. 39 Mi transdonos vin en iliajn manojn, kaj ili detruos vian malcxastejon kaj disbatos viajn fialtajxojn, ili deprenos de vi viajn vestojn, prenos viajn ornamajxojn, kaj restigos vin nuda kaj nekovrita. 40 Kaj ili venigos kontraux vin homamason, kiu mortigos vin per sxtonoj kaj dishakos per siaj glavoj. 41 Kaj ili forbruligos viajn domojn per fajro, kaj faros al vi jugxon antaux la okuloj de multaj virinoj; kaj Mi cxesigos vian malcxastadon, kaj vi ne plu donos donacojn.

Ezekiel 23:29

29 Kaj ili agos kun vi malame, kaj forprenos cxion, kion vi laborakiris, kaj ili lasos vin nuda kaj senkovra; kaj malkasxigxos la nudeco de via malcxastado, kaj viaj malvirtoj kaj viaj malcxastajxoj.

Ezekiel 23:48

48 Kaj Mi faros finon al la malcxastado en la lando, kaj tio estos averto por cxiuj virinoj, ke ili ne agu simile al via malcxastado.

Hosea 2:3

3 por ke Mi ne senvestigu sxin gxis nudeco, kaj ne prezentu sxin tia, kia sxi estis en la tago de sia naskigxo, ke Mi ne faru sxin kiel dezerto, ne faru sxin kiel tero senakva, kaj ne mortigu sxin per soifo.

Hosea 2:10

10 Kaj nun Mi malkasxos sxian hontindajxon antaux la okuloj de sxiaj amistoj, kaj neniu savos sxin el Mia mano.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.