Ezekiel 16:60 Cross References - Esperanto

60 Tamen Mi rememoros Mian interligon kun vi en la tempo de via juneco, kaj Mi restarigos kun vi interligon eternan.

Leviticus 26:42

42 tiam Mi rememoros Mian interligon kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros.

Leviticus 26:45

45 Kaj Mi rememoros por ili la interligon kun la antauxuloj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta antaux la okuloj de la popoloj, por esti ilia Dio:Mi estas la Eternulo.

2 Samuel 23:5

5 CXu ne tiel estas mia domo cxe la Eternulo? CXar Li faris kun mi eternan interligon, Kiu estas bone arangxita en cxio, kaj observata; CXar mia tuta savo, kaj cxio, kion mi deziras, bone prosperas.

Nehemiah 1:5-11

5 Kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Eternulo, Dio de la cxielo, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj! 6 Via orelo estu atenta, kaj Viaj okuloj estu malfermitaj, por auxskulti la pregxon de Via servanto, per kiu mi pregxas antaux Vi nun tage kaj nokte pri la Izraelidoj, Viaj servantoj, dum mi faras konfeson pri la pekoj de la Izraelidoj, kiujn ni pekis antaux Vi; mi kaj la domo de mia patro, ni pekis. 7 Ni forte pekis antaux Vi, kaj ni ne plenumis la ordonojn kaj la legxojn kaj la decidojn, kiujn Vi ordonis al Moseo, Via servanto. 8 Sed volu rememori la vorton, kiun Vi eldiris al Via servanto Moseo, nome:Se vi pekos, Mi disjxetos vin inter la popolojn; 9 sed se vi returnos vin al Mi kaj konservos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin, tiam se viaj forpelitoj ecx estus cxe la rando de la cxielo, Mi ecx de tie kolektos ilin, kaj venigos ilin sur la lokon, kiun Mi elektis, por logxigi tie Mian nomon. 10 Ili estas ja Viaj servantoj, kaj Via popolo, kiun Vi liberigis per Via granda forto kaj per Via potenca mano. 11 Mi petas, ho Sinjoro, Via orelo estu atenta al la pregxo de Via servanto, kaj al la pregxo de Viaj servantoj, kiuj deziras timi Vian nomon; kaj donu sukceson al Via servanto hodiaux, kaj akirigu al li favorkorecon antaux cxi tiu homo. (Mi estis vinversxisto cxe la regxo.)

Psalms 105:8

8 Li memoras eterne Sian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,

Psalms 106:45

45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco;

Isaiah 55:3

3 Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; auxskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.

Jeremiah 2:2

2 Iru kaj prediku al la oreloj de Jerusalem, dirante:Tiele diras la Eternulo:Mi memoras la piecon de via juneco, la amon de via fiancxineco, kiam vi sekvis Min en la dezerto, en lando ne prisemita.

Jeremiah 31:31-34

31 Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan: 32 ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj, en la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, la interligo, kiun ili malobeis kaj Mi devis altrudi al ili, diras la Eternulo; 33 sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo:Mi metos Mian legxon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi gxin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. 34 Kaj ne plu instruos cxiu sian proksimulon kaj cxiu sian fraton, dirante:Ekkonu la Eternulon; cxar cxiuj Min konos, de iliaj malgranduloj gxis iliaj granduloj, diras la Eternulo; cxar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.

Jeremiah 32:38-41

38 Kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio. 39 Kaj Mi donos al ili unu koron kaj unu vojon, ke ili cxiam timu Min, por ke estu bone al ili kaj al iliaj idoj post ili. 40 Kaj Mi faros kun ili interligon eternan, ke Mi ne deklinigxos de ili en Mia bonfarado al ili; kaj timon je Mi Mi metos en ilian koron, ke ili ne forturnigxu de Mi. 41 Kaj Mi gxojos pri ili, bonfarante al ili, kaj Mi plantos ilin en cxi tiu lando fidele, per Mia tuta koro kaj per Mia tuta animo.

Jeremiah 33:20-26

20 Tiele diras la Eternulo:Se oni povos cxesigi Mian interligon pri la tago kaj Mian interligon pri la nokto, kaj la tago kaj nokto ne estu en sia tempo: 21 tiam povos esti cxesigita Mia interligo kun Mia servanto David, ke ne estu cxe li filo, regxanta sur lia trono, kaj kun la Levidoj pastroj, Miaj servistoj. 22 Kiel nekalkulebla estas la armeo de la cxielo kaj nemezurebla la sablo de la maro, tiel Mi multigos la idaron de Mia servanto David, kaj la Levidojn, kiuj faras servadon al Mi. 23 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante: 24 CXu vi ne vidas, kiel cxi tiu popolo parolas kaj diras:La du gentojn, kiujn la Eternulo elektis, Li forpusxis? Kaj ili malestimas Mian popolon, kvazaux gxi jam ne estus popolo antaux ili. 25 Tiele diras la Eternulo:Se Mi ne farus interligon pri tago kaj nokto kaj Miajn legxojn pri la cxielo kaj la tero, 26 tiam Mi forpusxus la idaron de Jakob kaj de Mia servanto David, ne prenante el lia idaro regantojn super la idaro de Abraham, Isaak, kaj Jakob; cxar Mi revenigos iliajn forkaptitojn kaj kompatos ilin.

Jeremiah 50:5

5 Pri la vojo al Cion ili demandos, tien estos turnita ilia vizagxo:Venu, ni aligxos al la Eternulo per interligo eterna, neforgesebla.

Ezekiel 16:8

8 Mi preteriris preter vi kaj ekvidis vin, kaj Mi vidis, ke estas via tempo, la tempo de amo; kaj Mi etendis Mian mantelon sur vin kaj kovris vian nudecon; kaj Mi jxuris al vi, kaj Mi faris interligon kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj vi farigxis Mia.

Ezekiel 37:26-27

26 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco; gxi estos eterna interligo kun ili; Mi arangxos kaj multigos ilin, kaj Mi starigos Mian sanktejon inter ili por eterne. 27 Kaj Mi logxos inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

Hosea 2:15

15 kaj Mi donos al sxi sxiajn vinbergxardenojn el tie, kaj la valon de malgxojo Mi faros pordo de espero; kaj tie sxi kantos, kiel en la tagoj de sia juneco kaj kiel en la tempo de sia elirado el la lando Egipta.

Hosea 2:19-20

19 Mi fiancxigxos kun vi por cxiam, Mi fiancxigxos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco kaj kompatemeco. 20 Mi fiancxigxos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon.

Luke 1:72

72 Por montri Sian bonecon cxe niaj patroj, Kaj por memori Sian sanktan interligon;

Hebrews 8:10

10 Sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn legxojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos, Kaj Mi estos ilia Dio, Kaj ili estos Mia popolo.

Hebrews 12:24

24 kaj al Jesuo, la interulo de nova interligo, kaj al la sango de aspergo, kiu parolas pli bonajn aferojn ol la sango de Habel.

Hebrews 13:20

20 Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan pasxtiston de la sxafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.