Exodus 3:18 Cross References - Esperanto

18 Kaj ili auxskultos vian vocxon, kaj vi venos, vi kaj la cxefoj de Izrael, al la regxo de Egiptujo, kaj vi diros al li:La Eternulo, la Dio de la Hebreoj, vokis nin; lasu do nin iri vojon de tri tagoj en la dezerton, por ke ni faru oferon al la Eternulo, nia Dio.

Genesis 12:1

1 Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi.

Genesis 15:1

1 Post tiuj farigxoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via sxildo; via rekompenco estas tre granda.

Genesis 17:1

1 Kiam Abram havis la agxon de nauxdek naux jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaux Mi kaj estu senpeka.

Genesis 48:3

3 Kaj Jakob diris al Jozef: Dio la Plejpotenca aperis al mi en Luz, en la lando Kanaana, kaj benis min.

Exodus 3:12

12 Kaj Li diris:Mi estos kun vi; kaj tio estu por vi signo, ke Mi vin sendis:kiam vi estos elkondukinta Mian popolon el Egiptujo, vi faros servon al Dio sur cxi tiu monto.

Exodus 3:16

16 Iru, kaj kunvenigu la cxefojn de Izrael, kaj diru al ili:La Eternulo, la Dio de viaj patroj, aperis al mi, la Dio de Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li diris:Mi atentis vin, kaj tion, kio estas farita al vi en Egiptujo.

Exodus 4:24

24 Sur la vojo, en la noktohaltejo, renkontis lin la Eternulo kaj volis mortigi lin;

Exodus 4:31-5:3

31 Kaj la popolo kredis. Kaj ili auxdis, ke la Eternulo rememoris la Izraelidojn kaj vidis ilian mizeron, kaj ili klinigxis kaj faris adoron.

Exodus 7:16

16 Kaj diru al li:La Eternulo, Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri:Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi gxis nun ne obeis.

Exodus 8:25-28

25 Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Iru, alportu oferon al via Dio en la lando. 26 Sed Moseo diris:Ne estas oportune fari tiel; cxar abomenindajxo por la Egiptoj estus nia oferado al la Eternulo, nia Dio; se oferadon abomenindan por la Egiptoj ni faros antaux iliaj okuloj, cxu ili tiam nin ne sxtonmortigos? 27 Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton, kaj ni faros oferon al la Eternulo, nia Dio, kiel Li diros al ni. 28 Tiam Faraono diris:Mi forliberigos vin, kaj vi faros oferon al la Eternulo, via Dio, en la dezerto; nur ne foriru malproksime; pregxu pro mi.

Exodus 9:1

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.

Exodus 9:13

13 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Levigxu frue matene kaj starigxu antaux Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.

Exodus 10:3

3 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:GXis kiam vi rifuzos humiligxi antaux Mi? forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.

Exodus 10:24-26

24 Tiam Faraono alvokis Moseon, kaj diris:Iru, faru servon al la Eternulo; nur viaj sxafoj kaj viaj bovoj restu; ankaux viaj infanoj iru kun vi. 25 Sed Moseo diris:Vi devas ankaux doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio. 26 Ankaux niaj brutoj iros kun ni, ne restos ecx unu hufo; cxar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, gxis ni venos tien.

Exodus 13:17-18

17 Kiam Faraono forliberigis la popolon, Dio ne irigis ilin per la vojo de la lando Filisxta, kiu estis proksima; cxar Dio diris:Eble la popolo pentos, kiam gxi ekvidos militon, kaj gxi reiros Egiptujon. 18 Kaj Dio kondukis la popolon cxirkauxire, per la vojo tra la dezerto, al la Rugxa Maro. Kaj armitaj la Izraelidoj eliris el la lando Egipta.

Exodus 19:1

1 En la tria monato post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en tiu tago ili venis en la dezerton Sinaj.

Exodus 25:22

22 Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri cxio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.

Exodus 29:42-43

42 cxiama brulofero en viaj generacioj cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno antaux la Eternulo, kie Mi aperados antaux vi, por paroli tie kun vi. 43 Kaj Mi aperados tie antaux la Izraelidoj, kaj la loko sanktigxos per Mia gloro.

Exodus 30:6

6 Kaj starigu gxin antaux la kurteno, kiu estas antaux la kesto de atesto, kontraux la fermoplato de la kesto de atesto, kie Mi aperados al vi.

Exodus 30:36

36 Kaj pistu el tio subtilan pulvoron, kaj metu iom el gxi antaux la keston de atesto en la tabernaklo de kunveno, kie Mi aperados al vi; plejsanktajxo gxi estu por vi.

Numbers 17:4

4 Kaj kusxigu ilin en la tabernaklo de kunveno antaux la kesto de atesto, kie Mi aperas al vi.

Numbers 23:3-4

3 Kaj Bileam diris al Balak:Staru cxe via brulofero, kaj mi iros; eble la Eternulo venos al mi renkonte, kaj kion Li montros al mi, tion mi diros al vi. Kaj li iris sur la altajxon. 4 Kaj Dio renkontigxis al Bileam, kaj cxi tiu diris al Li:La sep altarojn mi pretigis, kaj mi oferis po unu bovido kaj po unu virsxafo sur cxiu altaro.

Numbers 23:15-16

15 Kaj li diris al Balak:Staru cxi tie cxe via brulofero, kaj mi iros renkonte tien. 16 Kaj la Eternulo renkontigxis al Bileam kaj metis vorton en lian busxon, kaj diris:Reiru al Balak kaj parolu tiel.

Joshua 1:17

17 Tute tiel, kiel ni obeis Moseon, ni obeos vin; nur la Eternulo, via Dio, estu kun vi, kiel Li estis kun Moseo.

2 Chronicles 30:12

12 Super Judujo estis la mano de Dio, por doni al ili unuanimecon, por plenumi la ordonon de la regxo kaj de la eminentuloj konforme al la vorto de la Eternulo.

Psalms 110:3

3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenrugxo aligxas al vi la roso de via junularo.

Isaiah 64:5

5 Vi renkontis tiujn, kiuj gxoje faris justajxon kaj memoris Vin sur Viaj vojoj; kvankam Vi koleris, kiam ni pekis, tamen per ili ni cxiam estis savataj.

Jeremiah 2:2

2 Iru kaj prediku al la oreloj de Jerusalem, dirante:Tiele diras la Eternulo:Mi memoras la piecon de via juneco, la amon de via fiancxineco, kiam vi sekvis Min en la dezerto, en lando ne prisemita.

Jeremiah 2:6

6 Kaj ili ne diris:Kie estas la Eternulo, kiu elkondukis nin el la Egipta lando, kiu kondukis nin tra dezerto, tra lando de stepoj kaj kavoj, tra lando seka kaj malluma, tra lando, kiun neniu trapasis kaj kie neniu logxis?

Jeremiah 26:5

5 por obei la vortojn de Miaj servantoj, la profetoj, kiujn Mi sendas al vi, kiujn Mi konstante sendadis, sed vi ilin ne auxskultis:

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.