Exodus 39:5 Cross References - Esperanto

5 Kaj la cxirkauxliganta zono sur gxi estis kontinuajxo de gxi, la sama laborajxo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Exodus 28:8

8 Kaj la cxirkauxliganta zono sur gxi estu la sama laborajxo, kiel gxia kontinuajxo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino.

Exodus 29:5

5 Kaj prenu la vestojn, kaj metu sur Aaronon la hxitonon kaj la tunikon de la efodo kaj la efodon kaj la surbrustajxon, kaj zonu lin per la zono de la efodo.

Leviticus 8:7

7 Kaj li metis sur lin la hxitonon kaj zonis lin per zono kaj vestis lin per la tuniko kaj metis sur lin la efodon kaj zonis lin per la zono de la efodo kaj alfortikigis per gxi la efodon sur li.

Isaiah 11:5

5 Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj.

Matthew 28:20

20 instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.

1 Corinthians 11:23

23 CXar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaux transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon;

Revelation 1:13

13 kaj meze de la sep lampingoj iun similan al la Filo de homo, vestitan gxispiede, kaj zonitan cxirkaux la brusto per ora zono.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.