Exodus 33:3 Cross References - Esperanto

3 Iru al lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi ne iros meze de vi; cxar vi estas popolo malmolnuka, kaj Mi eble ekstermus vin dum la vojo.

Exodus 3:8

8 Kaj Mi malsupreniris, por savi gxin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi gxin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj.

Exodus 13:5

5 Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, ke Li donos al vi, en la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, tiam servu cxi tiun servon en cxi tiu monato.

Exodus 23:21

21 Gardu vin antaux lia vizagxo kaj auxskultu lian vocxon; ne incitu lin, cxar li ne pardonos vian pekon; cxar Mia nomo estas en li.

Exodus 32:9-10

9 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Mi vidas cxi tiun popolon, gxi estas popolo malmolnuka. 10 Lasu do Min, kaj ekflamos Mia kolero kontraux ilin, kaj Mi ilin ekstermos, kaj Mi faros vin granda popolo.

Exodus 32:14

14 Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros gxin al Sia popolo.

Exodus 33:15-17

15 Kaj li diris al Li:Se Via vizagxo ne iros, tiam ne forkonduku nin de cxi tie. 16 Per kio do montrigxos, ke mi kaj Via popolo akiris Vian favoron? cxu ne per tio, ke Vi irados kun ni? tiam mi kaj Via popolo distingigxos de cxiu popolo, kiu estas sur la tero. 17 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankaux tion, kion vi diris, Mi faros; cxar vi akiris Mian favoron kaj Mi konas vin laux via nomo.

Exodus 34:9

9 Kaj li diris:Ho, se mi akiris Vian favoron, mia Sinjoro, tiam mia Sinjoro volu iri en nia mezo, cxar tio estas popolo malmolnuka; kaj pardonu niajn kulpojn kaj niajn pekojn kaj faru nin Via posedajxo.

Leviticus 20:24

24 Kaj Mi diris al vi:Vi heredos ilian landon, kaj Mi gxin donos al vi, por ke vi posedu gxin, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu distingis vin el inter la popoloj.

Numbers 13:27

27 Kaj ili rakontis al li, kaj diris:Ni venis en la landon, en kiun vi sendis nin, kaj efektive en gxi fluas lakto kaj mielo, kaj jen estas gxiaj fruktoj;

Numbers 14:8

8 Se la Eternulo estos favorkora al ni, Li venigos nin en tiun landon kaj donos gxin al ni, tiun landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

Numbers 14:12

12 Mi frapos gxin per pesto kaj ekstermos gxin, kaj Mi faros el vi popolon pli grandan kaj pli fortan ol gxi.

Numbers 16:13

13 CXu ne suficxas, ke el lando, en kiu fluas lakto kaj mielo, vi elirigis nin, por pereigi nin en la dezerto? kaj vi volas ankoraux regi super ni?

Numbers 16:21

21 Apartigxu de cxi tiu anaro, kaj Mi ekstermos ilin en momento.

Numbers 16:45

45 Forigxu el inter cxi tiu komunumo, kaj Mi pereigos ilin en momento. Sed ili jxetigxis vizagxaltere.

Deuteronomy 9:6-13

6 Sciu do, ke ne pro via virteco la Eternulo, via Dio, donas al vi tiun bonan landon por ekposedi gxin; cxar vi estas popolo malmolnuka. 7 Memoru, ne forgesu, kiel vi kolerigis la Eternulon, vian Dion, en la dezerto; de post la tago, en kiu vi eliris el la lando Egipta, gxis via veno al cxi tiu loko, vi estis malobeemaj kontraux la Eternulo. 8 Kaj cxe HXoreb vi incitis la Eternulon, kaj la Eternulo ekkoleris kontraux vi tiel, ke Li volis ekstermi vin. 9 Kiam mi supreniris sur la monton, por preni la sxtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi, kaj mi restis sur la monto kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, panon mi ne mangxis kaj akvon mi ne trinkis: 10 tiam la Eternulo donis al mi la du sxtonajn tabelojn skribitajn per la fingro de Dio, kaj sur ili estis cxiuj vortoj, kiujn diris al vi la Eternulo sur la monto el meze de fajro en la tago de kunveno. 11 Kaj tio estis post la paso de kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, ke la Eternulo donis al mi la du sxtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo. 12 Kaj la Eternulo diris al mi:Levigxu, rapide iru malsupren de cxi tie, cxar malmoraligxis via popolo, kiun vi elkondukis el Egiptujo; rapide ili forflankigxis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili:ili faris al si fanditan idolon. 13 Kaj la Eternulo diris al mi jene:Mi vidas cxi tiun popolon, Mi vidas, ke gxi estas popolo malmolnuka;

Deuteronomy 32:26-27

26 Mi dirus:Mi disblovos ilin, Mi neniigos la memoron pri ili inter la homoj; 27 Se Mi ne timus, ke cxagrenus Min la malamikoj, Ke eble fierigxus iliaj premantoj, Kaj dirus:Nia mano estas potenca, Kaj ne la Eternulo faris cxion cxi tion.

Joshua 5:6

6 CXar dum kvardek jaroj la Izraelidoj iris en la dezerto, gxis la tuta popolo militkapabla, kiu eliris el Egiptujo, elmortis, pro tio, ke ili ne obeis la vocxon de la Eternulo; al ili la Eternulo jxuris, ke Li ne montros al ili la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj, ke Li donos al ni landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

1 Samuel 2:30

30 Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras:Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaux Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; cxar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj.

Psalms 78:8

8 Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito.

Jeremiah 11:5

5 por ke plenumigxu la jxuro, kiun Mi jxuris al viaj patroj, ke Mi donos al ili landon, kie fluas lakto kaj mielo, kiel tio estas nun. Kaj mi respondis kaj diris:Tiel estu, ho Eternulo.

Jeremiah 18:7-10

7 Unu momenton Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi gxin elsxiros, disfrapos, kaj pereigos; 8 sed se tiu popolo pentas sian malbonecon, pro kiu Mi decidis pri gxi, tiam Mi ankaux pentas pri la malfelicxo, kiun Mi intencis fari al gxi. 9 Alian fojon Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi gxin fortikigos kaj enradikigos; 10 sed se gxi faras malbonon antaux Miaj okuloj, ne auxskultante Mian vocxon, tiam Mi pentas pri la bono, kiun Mi intencis fari al gxi.

Ezekiel 3:18-19

18 Kiam Mi diros al la malpiulo:Vi devas morti, kaj vi ne admonos lin, kaj vi ne parolos, por averti malpiulon kontraux lia malbona vojo, por konservi al li la vivon-tiam li, malpiulo, mortos pro sia malpieco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano. 19 Sed se vi avertis malpiulon, kaj li ne returnis sin de sia malpieco kaj de sia malbona vojo, tiam li mortos pro sia malpieco, kaj vi estos savinta vian animon.

Ezekiel 33:13-16

13 Se Mi diros al la virtulo, ke li vivos, kaj li, fidante sian virtecon, faros krimon:tiam lia tuta virteco ne estos memorata, kaj li mortos pro sia krimo, kiun li faris. 14 Kaj se Mi diros al la malvirtulo, ke li mortos, sed li deturnos sin de sia peko kaj agados juste kaj virte; 15 se la malvirtulo redonos la garantiajxon, repagos la rabitajxon, agados laux la legxoj de la vivo, ne farante malbonagojn:tiam li restos vivanta kaj ne mortos. 16 CXiuj liaj pekoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj:li agas juste kaj virte, kaj tial li restos vivanta.

Amos 3:13-14

13 Auxskultu, kaj atestu kontraux la domo de Jakob, diras la Sinjoro, la Eternulo, Dio Cebaot. 14 CXar en la tago, kiam Mi punos Izraelon pro liaj krimoj, Mi punos ankaux la altarojn en Bet-El, kaj dehakitaj estos la kornoj de la altaro kaj falos sur la teron.

Jonah 3:4

4 Kiam Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis unu tagon, li vokis, kaj diris:Post kvardek tagoj Nineve pereos.

Jonah 3:10

10 Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo, Dio bedauxris la malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris.

Acts 7:51

51 Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi cxiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaux vi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.