Exodus 2:22 Cross References - Esperanto

22 Kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Gersxom, cxar li diris:Fremdulo mi estis en lando fremda.

Exodus 2:10

10 Kiam la infano grandigxis, sxi alportis lin al la filino de Faraono, kaj li farigxis filo por sxi, kaj sxi donis al li la nomon Moseo, dirante:El la akvo mi lin eltiris.

Exodus 18:3-4

3 kaj sxiajn du filojn, el kiuj unu havis la nomon Gersxom; cxar la patro diris:Mi estis fremdulo en fremda lando; 4 kaj la dua havis la nomon Eliezer, cxar tiu diris:La Dio de mia patro helpis min, kaj savis min kontraux la glavo de Faraono.

Exodus 22:21

21 Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

1 Chronicles 16:20

20 Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento,

1 Chronicles 23:14-17

14 Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi. 15 La filoj de Moseo:Gersxom kaj Eliezer. 16 La filoj de Gersxom:SXebuel estis la cxefo. 17 La filoj de Eliezer estis:Rehxabja, la unua; aliajn filojn Eliezer ne havis; sed Rehxabja havis tre multe da filoj.

1 Chronicles 29:15

15 Paslogxantoj kaj enmigrintoj ni estas apud Vi, kiel cxiuj niaj patroj; kiel ombro estas niaj tagoj sur la tero, nenio fortika.

Psalms 39:12

12 Auxskultu mian pregxon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion; Al miaj larmoj ne silentu; CXar migranto mi estas cxe Vi, Enmigrinto, kiel cxiuj miaj patroj.

Psalms 119:19

19 Migranto mi estas sur la tero; Ne kasxu antaux mi Viajn ordonojn.

Acts 7:29

29 Kaj cxe tiu parolo Moseo forkuris kaj eklogxis en la lando Midjana, kie li naskigis du filojn.

Hebrews 11:13-14

13 CXiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero. 14 CXar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili sercxas.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.