Exodus 29:7 Cross References - Esperanto

7 Kaj prenu la oleon de sanktoleado, kaj versxu sur lian kapon kaj sanktoleu lin.

Exodus 28:41

41 Kaj vestu per ili vian fraton Aaron kaj liajn filojn kune kun li; kaj sanktoleu ilin kaj konsekru ilin kaj sanktigu ilin, por ke ili estu pastroj al Mi.

Exodus 30:23-31

23 Prenu al vi plej bonajn aromajxojn:da bonodora mirho kvincent siklojn, kaj da aroma cinamo duonon de tio, ducent kvindek, kaj da aroma kano ducent kvindek, 24 kaj da kasio kvincent siklojn laux la mezuro de la sankta siklo, kaj da olivoleo unu hinon. 25 Kaj faru el tio oleon por sanktoleado, kunmetitan sxmirajxon laux la arto de la sxmirajxisto; gxi estu oleo por sanktoleado. 26 Kaj sanktoleu per gxi la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto, 27 kaj la tablon kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la kandelabron kaj gxiajn apartenajxojn, kaj la altaron de incensado, 28 kaj la altaron de bruloferoj kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la lavujon kaj gxian piedestalon. 29 Kaj sanktigu ilin, ke ili farigxu plejsanktajxo; cxiu, kiu ektusxos ilin, sanktigxos. 30 Kaj Aaronon kaj liajn filojn sanktoleu, kaj sanktigu ilin, ke ili estu Miaj pastroj. 31 Kaj al la Izraelidoj diru jene:Tio estu por Mi oleo de sanktoleado en viaj generacioj.

Leviticus 8:10-12

10 Kaj Moseo prenis la sanktan oleon, kaj sanktoleis la tabernaklon, kaj cxion, kio estis en gxi, kaj li sanktigis ilin. 11 Kaj li aspergis per tio la altaron sep fojojn, kaj li sanktesxmiris la altaron kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la lavujon kaj gxian piedestalon, por sanktigi ilin. 12 Kaj li versxis iom el la sankta oleo sur la kapon de Aaron, kaj li sxmiris lin, por sanktigi lin.

Leviticus 10:7

7 Kaj el la pordo de la tabernaklo de kunveno ne eliru, por ke vi ne mortu; cxar la sankta oleo de la Eternulo estas sur vi. Kaj ili agis laux la vortoj de Moseo.

Leviticus 21:10

10 La granda pastro inter siaj fratoj, tiu, sur kies kapon estas versxita la sankta oleo, kaj kiu estas konsekrita, por porti la vestojn, ne devas nudigi sian kapon nek dissxiri siajn vestojn.

Numbers 35:25

25 kaj la komunumo devas savi la mortiginton el la mano de la vengxanto de la sango, kaj la komunumo revenigos lin en lian urbon de rifugxo, kien li forkuris; kaj li devas logxi tie gxis la morto de la granda pastro, kiu estas oleita per sankta oleo.

Psalms 89:20

20 Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin sxmiris.

Psalms 133:2

2 Kiel la bona oleo, Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, Kaj defluas sur la randon de lia vesto;

Isaiah 61:1

1 La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, cxar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandagxi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malsxloson al malliberigitoj,

John 3:34

34 CXar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; cxar ne lauxmezure Li donas la Spiriton.

1 John 2:27

27 Pri vi, la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi, kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu; sed kiel lia sanktoleado vin instruas pri cxio kaj estas vera kaj ne estas mensogo, kaj kiel gxi vin instruis, vi restas en li.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.