Exodus 24:14 Cross References - Esperanto

14 Kaj al la cxefoj li diris:Restu cxi tie, gxis ni revenos al vi; kaj jen Aaron kaj HXur estas kun vi; kiu havas ian aferon, tiu venu al ili.

Genesis 22:5

5 Kaj Abraham diris al siaj junuloj: Restu cxi tie kun la azeno, kaj mi kun la knabo iros tien, kaj ni adorklinigxos kaj revenos al vi.

Exodus 17:10

10 Kaj Josuo faris, kiel diris al li Moseo, kaj batalis kontraux la Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj HXur supreniris sur la supron de la monteto.

Exodus 17:12

12 Sed la manoj de Moseo estis pezaj; tial ili prenis sxtonon kaj metis gxin sub lin, kaj li sidigxis sur gxi; kaj Aaron kaj HXur subtenis liajn manojn, unu de unu flanko, la dua de la dua flanko; kaj liaj manoj estis en gxusta tenigxo gxis la subiro de la suno.

Exodus 18:25-26

25 Kaj Moseo elektis bravajn homojn inter la tuta Izrael, kaj faris ilin estroj super la popolo, milestroj, centestroj, kvindekestroj, kaj dekestroj. 26 Kaj ili jugxadis la popolon en cxiu tempo; malfacilan aferon ili venigadis al Moseo, kaj cxiun aferon malgrandan jugxadis ili.

Exodus 32:1

1 Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektigxis antaux Aaron, kaj diris al li:Levigxu, faru al ni diojn, kiuj irus antaux ni; cxar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio farigxis kun li.

1 Samuel 10:8

8 Kaj vi iros antaux mi en Gilgalon; poste mi venos al vi, por fari bruloferojn, por bucxi pacoferojn. Sep tagojn atendu, gxis mi venos al vi, kaj sciigos al vi, kion vi devas fari.

1 Samuel 13:8-13

8 Kaj li atendis sep tagojn gxis la templimo, kiun difinis Samuel, sed Samuel ne venis en Gilgalon; kaj la popolo komencis disigxi de li. 9 Tiam Saul diris:Alportu al mi la bruloferon kaj la pacoferojn. Kaj li oferis la bruloferon. 10 Apenaux li finis la oferadon de la brulofero, venis Samuel. Kaj Saul eliris renkonte al li, por saluti lin. 11 Sed Samuel diris:Kion vi faris? Saul respondis:Mi vidis, ke la popolo diskuras de mi, kaj vi ne venis al la difinita tempo, kaj la Filisxtoj kolektigxis en Mihxmasx; 12 kaj mi diris:Nun la Filisxtoj atakos min cxi tie en Gilgal, kaj mi ankoraux ne pregxis antaux la Eternulo; mi detenis min, sed fine mi oferis la bruloferon. 13 Tiam Samuel diris al Saul:Vi agis malprudente, ne plenumante la ordonon de la Eternulo, via Dio, kiun Li ordonis al vi; cxar nun la Eternulo fortikigus vian regxadon super Izrael por eterne.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.