Exodus 20:8 Cross References - Esperanto

8 Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu gxin sankta.

Genesis 2:3

3 Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis gxin, cxar en gxi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.

Exodus 16:23-30

23 Kaj li diris al ili:Jen estas, kion diris la Eternulo:ripozo de sankta sabato de la Eternulo estas morgaux; kion vi estas bakontaj, baku, kaj kion vi estas kuirontaj, kuiru; sed cxion superfluan formetu, por ke gxi estu konservata gxis la mateno. 24 Kaj ili formetis gxin gxis la mateno, kiel ordonis Moseo, kaj gxi ne malbonodorigxis, kaj vermoj ne aperis en gxi. 25 Kaj Moseo diris:Mangxu gxin hodiaux, cxar hodiaux estas sabato de la Eternulo; hodiaux vi ne trovos gxin sur la kampo. 26 Dum ses tagoj kolektu gxin, sed la sepa tago estas sabato, en tiu tago gxi ne trovigxos. 27 En la sepa tago eliris kelkaj el la popolo, por kolekti, sed ili ne trovis. 28 Kaj la Eternulo diris al Moseo:GXis kiam vi rifuzos observi Miajn ordonojn kaj Mian instruon? 29 Rigardu, la Eternulo donis al vi la sabaton, tial Li donas al vi en la sesa tago panon por du tagoj; restu cxiu hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa tago. 30 Kaj la popolo ripozis en la sepa tago.

Exodus 23:12

12 Dum ses tagoj faru viajn laborojn, kaj en la sepa tago festu, por ke ripozu via bovo kaj via azeno kaj por ke refresxigxu la filo de via sklavino kaj la fremdulo.

Exodus 31:13-16

13 Diru al la Izraelidoj jene:Nepre observu Miajn sabatojn; cxar tio estas signo inter Mi kaj vi en viaj generacioj, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo, kiu vin sanktigas. 14 Kaj observu la sabaton, cxar gxi estas sankta por vi; kiu gxin malsanktigos, tiu mortu; cxar se iu faros en gxi laboron, tiu animo ekstermigxu el la mezo de sia popolo. 15 Dum ses tagoj oni faru laboron, sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta por la Eternulo; cxiu, kiu faros laboron en la tago sabata, estu mortigita. 16 Kaj la Izraelidoj observu la sabaton, por fari la sabaton en siaj generacioj eterna interligo.

Leviticus 19:3

3 CXiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu:Mi estas la Eternulo, via Dio.

Leviticus 19:30

30 Miajn sabatojn gardu kaj Mian sanktejon respektu:Mi estas la Eternulo.

Leviticus 23:3

3 Dum ses tagoj faru laboron; sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta kunveno, nenian laboron faru; gxi estu sabato al la Eternulo en cxiuj viaj logxejoj.

Leviticus 26:2

2 Miajn sabatojn observu, kaj Mian sanktejon respektegu:Mi estas la Eternulo.

Isaiah 56:4-6

4 CXar tiele diras la Eternulo pri la euxnukoj, kiuj observas Miajn sabatojn, elektas tion, kio placxas al Mi, kaj tenas sin je Mia interligo: 5 Al ili Mi donos en Mia domo kaj inter Miaj muroj lokon kaj nomon pli bonan ol al filoj kaj filinoj; Mi donos al ili nomon eternan, kiu ne ekstermigxos. 6 Kaj la fremdulojn, kiuj aligxis al la Eternulo, por servi al Li kaj ami la nomon de la Eternulo, por estis Liaj sklavoj, cxiujn, kiuj observas sabaton, por ne malsanktigi gxin, kaj kiuj tenas sin je Mia interligo,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.