Exodus 20:20 Cross References - Esperanto

20 Kaj Moseo diris al la popolo:Ne timu; cxar por vin elprovi venis Dio, kaj por ke la timo antaux Li estu antaux via vizagxo, por ke vi ne peku.

Genesis 20:11

11 Kaj Abraham diris: Mi pensis, ke ne ekzistas timo antaux Dio en cxi tiu loko, kaj ke oni mortigos min pro mia edzino.

Genesis 22:1

1 Post tiuj okazintajxoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li: Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas.

Genesis 22:12

12 Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; cxar nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan.

Exodus 15:25-26

25 Tiam li kriis al la Eternulo, kaj la Eternulo montris al li arbon, kaj li jxetis gxin en la akvon, kaj la akvo farigxis dolcxa. Tie Li donis al ili legxon kaj jugxon, kaj tie Li ilin elprovis. 26 Kaj Li diris:Se vi auxskultados la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio placxas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados cxiujn Liajn legxojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; cxar Mi estas la Eternulo, via saniganto.

Deuteronomy 4:10

10 pri la tago, en kiu vi staris antaux la Eternulo, via Dio, cxe HXoreb, kiam la Eternulo diris al mi:Kunvenigu al Mi la popolon, kaj Mi auxdigos al ili Miajn vortojn, per kiuj ili lernos timi Min dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kaj ili lernigos siajn filojn.

Deuteronomy 6:2

2 por ke vi timu la Eternulon, vian Dion, observante cxiujn Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi, vi kaj via filo kaj la filo de via filo, dum via tuta vivo, por ke vi longe vivu.

Deuteronomy 8:2

2 Kaj memoru la tutan vojon, laux kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciigxi, kio estas en via koro, cxu vi obeos Liajn ordonojn aux ne.

Deuteronomy 10:12

12 Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laux cxiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo;

Deuteronomy 13:3

3 tiam ne auxskultu la vortojn de tiu profeto aux de tiu songxisto, cxar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciigxi, cxu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo.

Joshua 24:14

14 Timu do la Eternulon, kaj servu al Li fidele kaj vere; kaj forpusxu la diojn, al kiuj servis viaj patroj transe de la Rivero kaj en Egiptujo, kaj servu al la Eternulo.

1 Samuel 12:20

20 Sed Samuel diris al la popolo:Ne timu; vi faris ja tiun tutan malbonon; nur ne forturnigxu de la Eternulo, kaj servu al la Eternulo per via tuta koro.

Nehemiah 5:15

15 La antauxaj regionestroj, kiuj estis antaux mi, sxargxadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da argxento; ecx iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaux Dio.

Job 28:28

28 Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaux Dio estas sagxo, Kaj evitado de malbono estas prudento.

Proverbs 1:7

7 La timo antaux la Eternulo estas la komenco de sciado. Sagxon kaj instruon malpiuloj malestimas.

Proverbs 3:7

7 Ne opiniu vin sagxa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono.

Proverbs 16:6

6 Per bono kaj vero pardonigxas peko; Kaj per timo antaux la Eternulo oni evitas malbonon.

Isaiah 8:13

13 La Eternulo Cebaot estu por vi sankta; Lin vi timu, kaj Li estu por vi terura.

Isaiah 41:10

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.