Exodus 1:14 Cross References - Esperanto

14 Kaj ili maldolcxigis al ili la vivon per malfacila laboro super argilo kaj brikoj, kaj per cxia laboro sur la kampo, per cxiaj laboroj, kiujn ili kruele metis sur ilin.

Genesis 15:13

13 Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.

Exodus 1:13

13 Kaj la Egiptoj laborigis la Izraelidojn kruele.

Exodus 2:23

23 Post longa tempo mortis la regxo de Egiptujo. Kaj la Izraelidoj gxemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio.

Exodus 5:7-21

7 Ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj, kiel gxis nun; ili mem iru kaj kolektu al si pajlon. 8 Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas gxis nun, postulu de ili, ne malgrandigu gxin; cxar ili vagas senlabore, tial ili krias:Ni iru kaj alportu oferon al nia Dio. 9 Oni devas premi tiujn homojn per la laboro, por ke ili estu okupitaj de gxi kaj ne atentu mensogajn vortojn. 10 Tiam eliris la voktoj de la popolo kaj gxiaj kontrolistoj, kaj diris al la popolo:Tiel diras Faraono:Mi ne donos al vi pajlon; 11 iru mem, prenu al vi pajlon, kie vi trovos; sed el via laboro nenio estos deprenata. 12 Tiam la popolo disigxis en la tuta lando Egipta, por kolekti pecojn da pajlo. 13 Kaj la voktoj insistadis, dirante:Pretigu vian cxiutagan laboron, kiel tiam, kiam vi havis pajlon. 14 Kaj la kontrolistojn Izraelidojn, starigitajn super ili de la voktoj de Faraono, oni batadis, dirante:Kial vi ne pretigis vian ordonitan nombron da brikoj hieraux kaj hodiaux, kiel gxis nun? 15 La kontrolistoj Izraelidoj venis kaj kriis al Faraono, dirante:Kial vi agas tiel kun viaj sklavoj? 16 Pajlo ne estas donata al viaj sklavoj, kaj brikojn oni ordonas al ni fari; kaj nun viaj sklavoj estas batataj, kaj via popolo pekas. 17 Sed li diris:Mallaboruloj vi estas, mallaboruloj, tial vi diras:Ni iru, ni alportu oferon al la Eternulo. 18 Kaj nun iru, laboru, kaj pajlon oni ne donos al vi, kaj la difinitan nombron da brikoj liveru. 19 Kaj la kontrolistoj Izraelidoj vidis, ke estas al ili malbone, cxar estas dirite:Ne malgrandigu la cxiutagan nombron de viaj brikoj. 20 Ili renkontis Moseon kaj Aaronon, kiuj staris antaux ili, kiam ili eliris de Faraono. 21 Kaj ili diris al tiuj:La Eternulo rigardu vin, kaj jugxu vin por tio, ke vi malbonodorigis nian odoron antaux Faraono kaj antaux liaj servantoj, kaj donis glavon en iliajn manojn, por mortigi nin.

Exodus 6:9

9 Moseo parolis tiel al la Izraelidoj; sed ili ne auxskultis Moseon pro malforteco de spirito kaj pro la malfacilaj laboroj.

Exodus 20:2

2 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

Leviticus 25:43

43 Ne regu ilin kun krueleco, kaj timu vian Dion.

Leviticus 25:46

46 Kaj vi povas transdoni ilin herede al viaj filoj post vi kiel porcxiaman posedajxon; ilin vi povas uzi kiel sklavojn, sed super viaj fratoj, super Izraelidoj, ne regu unuj super aliaj kun krueleco.

Leviticus 25:53

53 Kiel lauxjara dungito li estu cxe li, kaj cxi tiu ne regu lin kruele antaux viaj okuloj.

Numbers 20:15

15 niaj patroj foriris en Egiptujon, kaj ni logxis en Egiptujo longan tempon, kaj la Egiptoj agis malbone kontraux ni kaj kontraux niaj patroj;

Deuteronomy 4:20

20 Kaj vin la Eternulo prenis, kaj elkondukis vin el la fera forno, el Egiptujo, por ke vi estu al Li popolo herede apartenanta, kiel nun.

Deuteronomy 26:6

6 kaj la Egiptoj agis malbone kontraux ni kaj premis nin kaj metis sur nin malfacilan laboron;

Ruth 1:20

20 Kaj sxi respondis al ili:Ne nomu min Naomi, nomu min Mara; cxar la Plejpotenculo faris al mi maldolcxegon;

Psalms 68:13

13 Kiam vi kusxas inter brutejoj, La flugiloj de kolombo estas kovritaj de argxento, Kaj gxiaj plumoj de brilanta oro.

Psalms 81:6

6 Mi liberigis lian dorson de sxargxo, Liaj manoj liberigxis de korboj.

Isaiah 14:6

6 kiu kolere batadis popolojn per batoj sencxesaj, kolere regadis popolojn, sencxese persekutante.

Isaiah 51:23

23 kaj Mi transdonos gxin en la manon de viaj turmentantoj, kiuj diris al via animo:Klinu vin, por ke ni transiru; kaj vi faris el via dorso kvazaux teron, kvazaux straton por pasantoj.

Isaiah 52:5

5 kion do Mi nun cxi tie devas fari, diras la Eternulo, kiam Mia popolo estas prenita pro nenio? gxiaj regantoj triumfe krias, diras la Eternulo, kaj konstante, cxiutage, Mia nomo estas insultata.

Isaiah 58:6

6 Ja nur tio estas fasto, kiu placxas al Mi, se vi dissxiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos cxian jugon;

Jeremiah 50:33-34

33 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Turmentataj estas la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; kaj cxiuj iliaj kaptintoj forte ilin tenas, ne volas forliberigi ilin. 34 Sed ilia Liberiganto estas forta, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; Li defendos ilian aferon tiel, ke la tero skuigxos kaj la logxantoj de Babel ektremos.

Micah 3:3

3 Kaj kiam ili mangxas la karnon de mia popolo, desxiras de ili ilian hauxton, rompas kaj dispecigas iliajn ostojn kvazaux por poto kaj la karnon kvazaux por kaldrono:

Nahum 3:14

14 Provizu al vi akvon por la tempo de siegxo; fortigu viajn fortikajxojn; iru en kalkon, knedu argilon, faru fortajn brikojn.

Acts 7:19

19 Tiu agis ruze kontraux nia gento, kaj premis niajn patrojn tiel, ke ili eljxetis siajn infanojn, por ke ili ne vivadu.

Acts 7:34

34 Mi rigardis, kaj vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi auxdis gxian gxemadon, kaj Mi malsupreniris, por savi gxin; venu do, kaj Mi vin sendos en Egiptujon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.