Exodus 16:1 Cross References - Esperanto

1 Ili elmovigxis el Elim, kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj venis en la dezerton Sin, kiu trovigxas inter Elim kaj Sinaj, en la dek-kvina tago de la dua monato, post sia eliro el la lando Egipta.

Exodus 15:27

27 Kaj ili venis al Elim; tie estis dek du fontoj de akvo, kaj sepdek daktilpalmoj. Kaj ili starigis tie sian tendaron cxe la akvo.

Exodus 17:1

1 La tuta komunumo de la Izraelidoj elmovigxis el la dezerto Sin laux siaj tagvojoj, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili starigis sian tendaron en Refidim, kaj la popolo ne havis akvon por trinki.

Numbers 33:10-12

10 Kaj ili eliris el Elim kaj haltis tendare cxe la Rugxa Maro. 11 Kaj ili foriris de la Rugxa Maro kaj haltis tendare en la dezerto Sin. 12 Kaj ili foriris el la dezerto Sin kaj haltis tendare en Dofka.

Ezekiel 30:15-16

15 Mi elversxos Mian koleron sur la Egiptan fortikajxon Sin, kaj Mi ekstermos la homomulton en No. 16 Mi ekbruligos fajron en Egiptujo; forte ektremos Sin, No estos trarompita, kaj Nof havos cxiutagan angoron.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.