Ephesians 5:19 Cross References - Esperanto

19 parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro,

Psalms 47:7-8

7 CXar Dio estas la Regxo de la tuta tero: Kantu edifan kanton! 8 Dio regxas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono.

Psalms 62:8

8 Fidu Lin en cxiu tempo, ho popolo; Elversxu antaux Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela.

Psalms 86:12

12 Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, Kaj mi honoros Vian nomon eterne.

Psalms 95:2

2 Ni venu antaux Lian vizagxon kun glorado, Per psalmoj ni gxoje kriu al Li.

Psalms 105:2-3

2 Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri cxiuj Liaj mirakloj. 3 Lauxdu Lian sanktan nomon; GXoju la koro de tiuj, kiuj sercxas la Eternulon.

Psalms 147:7

7 Kantu al la Eternulo gloradon, Muziku al nia Dio per harpo.

Isaiah 65:14

14 Miaj servantoj kantos pro kora gajeco, kaj vi krios pro kora doloro kaj ploros pro aflikto de spirito.

Matthew 15:8

8 CXi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi.

Matthew 26:30

30 Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.

John 4:23-24

23 Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laux spirito kaj vero; cxar la Patro sercxas tiajn por esti Liaj adorantoj. 24 Dio estas Spirito:kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laux spirito kaj vero.

Acts 16:25

25 Sed cxirkaux la noktomezo Pauxlo kaj Silas pregxis kaj himnis al Dio, kaj la katenitoj auxskultis ilin;

1 Corinthians 14:26

26 Kio do estas, fratoj? Kiam vi kunvenas, cxiu havas psalmon, havas instruon, havas malkasxajxon, havas lingvon, havas interpretajxon. CXio farigxu por edifo.

Colossians 3:16

16 La vorto de Kristo logxu en vi ricxe, en cxia sagxeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio.

James 5:13

13 CXu iu el vi suferas? li pregxu. CXu iu estas gaja? li psalme kantu.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.