14 estis urbo malgranda, kaj malmulte da homoj gxi havis; venis al gxi granda regxo, kaj siegxis gxin, kaj konstruis cxirkaux gxi grandajn siegxajn fortikajxojn;
Ecclesiastes 9:14 Cross References - Esperanto
2 Samuel 20:15-22
15 Kaj ili venis, kaj eksiegxis lin en Abel-Bet-Maahxa, kaj sxutis cxirkaux la urbo remparon, kiu atingis la muron; kaj la tuta popolo, kiu estis kun Joab, komencis detrui, por faligi la muron.
16 Tiam ekkriis unu sagxa virino el la urbo:Auxskultu, auxskultu; diru, mi petas, al Joab, ke li alproksimigxu cxi tien, por ke mi parolu kun li.
17 Kiam li alproksimigxis al sxi, la virino diris:CXu vi estas Joab? Li respondis:Mi. Kaj sxi diris al li:Auxskultu la vortojn de via sklavino. Li respondis:Mi auxskultas.
18 Tiam sxi diris:En antauxaj tempoj oni diradis:Demandu la Abelanojn, kaj konforme al tio decidu.
19 Mi estas unu el la pacemaj kaj fidelaj urboj de Izrael; vi volas ruinigi urbon kaj patrinon en Izrael; por kio vi volas ekstermi posedajxon de la Eternulo?
20 Tiam Joab respondis kaj diris:Mi tute, tute ne intencas ekstermi kaj ruinigi;
21 ne tia estas la afero; sed unu viro de la monto de Efraim-SXeba, filo de Bihxri, estas lia nomo-levis sian manon kontraux la regxon David; donu lin solan, kaj mi foriros de la urbo. Kaj la virino diris al Joab:Jen lia kapo estos jxetita al vi trans la muron.
22 Kaj la virino venis al la tuta popolo kun sia sagxa parolo; kaj ili dehakis la kapon de SXeba, filo de Bihxri, kaj jxetis al Joab. Tiam li ekblovis per trumpeto, kaj oni foriris de la urbo cxiu al sia tendo; kaj Joab revenis Jerusalemon al la regxo.
2 Kings 6:24-7:20
24 Post tio Ben-Hadad, regxo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron, kaj iris kaj eksiegxis Samarion.