Ecclesiastes 1:6 Cross References - Esperanto

6 Iras al sudo kaj reiras al nordo, turnigxas, turnigxas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento.

Job 37:9

9 El la sudo venas ventego, Kaj de la nordo venas malvarmo.

Job 37:17

17 Kiamaniere viaj vestoj varmigxas, Kiam la tero kvietigxas de sude?

Psalms 107:25

25 Li diris, kaj aperis granda ventego Kaj alte levis gxiajn ondojn:

Psalms 107:29

29 Li kvietigis la ventegon, Kaj gxiaj ondoj silentigxis.

Ecclesiastes 11:5

5 Kiel vi ne scias, kian vojon iros la vento, kaj kiel formigxas la ostoj en la ventro de gravedulino, tiel vi ne povas scii la faron de Dio, kiu cxion faras.

Jonah 1:4

4 Sed la Eternulo sendis grandan venton sur la maron, kaj sur la maro farigxis granda ventego, kaj oni pensis, ke la sxipo pereos.

Matthew 7:24

24 Tial cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al sagxa viro, kiu konstruis sian domon sur roko;

Matthew 7:27

27 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin jxetis sur tiun domon, kaj gxi falis; kaj granda estis gxia falo.

John 3:8

8 La vento blovas, kie gxi volas, kaj gxian vocxon vi auxdas, sed vi ne scias, de kie gxi venas kaj kien gxi iras; tia estas cxiu, kiu estas naskita de la Spirito.

Acts 27:13-15

13 Kaj kiam la suda vento blovis malpli forte, ili supozis, ke ili atingis sian celon, kaj levinte la ankrojn, ili preterveturis Kreton tre proksime. 14 Sed post mallonga tempo atakis nin el gxi uragana vento, kiu estas nomata Euxrakilo; 15 kaj kiam la sxipo estis kaptita kaj ne povis kontrauxstari al la vento, ni cedis kaj estis pelataj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.