Ecclesiastes 1:1 Cross References - Esperanto

1 Vortoj de la Predikanto, filo de David, regxo en Jerusalem.

1 Kings 11:42-43

42 La tempo, dum kiu Salomono regxis en Jerusalem super la tuta Izrael, estis kvardek jaroj. 43 Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj kaj estis enterigita en la urbo de sia patro David. Kaj anstataux li ekregxis Rehxabeam, lia filo.

2 Chronicles 9:30

30 Kaj Salomono regxis en Jerusalem super la tuta Izrael kvardek jarojn.

2 Chronicles 10:17-19

17 Sed super la Izraelidoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, regis Rehxabeam. 18 Kaj la regxo Rehxabeam sendis Hadoramon, la estron super la impostoj; sed la Izraelidoj jxetis sur lin sxtonojn, kaj li mortis. Kaj la regxo Rehxabeam rapide sidigxis en cxaro, por forkuri en Jerusalemon. 19 Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna tago.

Nehemiah 6:7

7 Ankaux profetojn vi starigis, por ke ili prediku pri vi en Jerusalem, dirante:Estas regxo en Judujo. Nun la famo pri tio venos al la regxo; venu do, ke ni kune interkonsiligxu.

Psalms 40:9

9 Mi predikas justecon en granda kunveno; Jen mi ne fermas mian busxon, ho Eternulo, Vi tion scias.

Ecclesiastes 1:12

12 Mi, Predikanto, estis regxo super Izrael en Jerusalem.

Ecclesiastes 7:27

27 Jen, kion mi trovis, diris la Predikanto:oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo.

Ecclesiastes 12:8-10

8 Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; cxio estas vantajxo. 9 Krom tio, ke la Predikanto estis sagxulo, li ankoraux instruis scion al la popolo; li cxion pesis, esploris, kaj verkis multe da sentencoj. 10 Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj li skribis gxuste vortojn de vero.

Isaiah 61:1

1 La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, cxar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandagxi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malsxloson al malliberigitoj,

Jonah 3:2

2 Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al gxi la predikon, kiun Mi diros al vi.

2 Peter 2:5

5 kaj ne indulgis la mondon antikvan, sed gardis Noan kun sep aliaj, predikanton de justeco, kiam Li sendis diluvon sur la mondon de malpiuloj;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.