Ecclesiastes 12:2 Cross References - Esperanto

2 dum ne mallumigxis la suno, la lumo, la luno, kaj la steloj, kaj ne revenis nuboj post la pluvo;

Genesis 27:1

1 Kiam Isaak maljunigxis kaj la vidado de liaj okuloj malakrigxis, li vokis Esavon, sian pli maljunan filon, kaj diris al li: Mia filo! Kaj tiu diris al li: Jen mi estas.

Genesis 48:10

10 La okuloj de Izrael malfortigxis de maljuneco, li ne povis bone vidi. Jozef alkondukis ilin al li, kaj li kisis ilin kaj cxirkauxprenis ilin.

1 Samuel 3:2

2 En tiu tempo unu fojon Eli kusxis sur sia loko (lia vidado komencis malakrigxi, ke li ne povis vidi);

1 Samuel 4:15

15 Eli tiam havis la agxon de nauxdek ok jaroj, kaj liaj okuloj malakrigxis, kaj li ne povis vidi.

1 Samuel 4:18

18 Apenaux li menciis la keston de Dio, Eli falis de la segxo malantauxen cxe la pordego, rompis al si la kolon, kaj mortis; cxar li estis maljuna kaj peza. Li estis jugxisto de Izrael dum kvardek jaroj.

Psalms 42:7

7 Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj; CXiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.

Psalms 71:20

20 Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, Sed Vi denove min vivigis, Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis.

Psalms 77:16

16 Vidis Vin akvoj, ho Dio, Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis, Kaj abismoj skuigxis.

Ecclesiastes 11:7-8

7 Agrabla estas la lumo, kaj bone estas al la okuloj vidi la sunon. 8 CXar se ecx multajn jarojn homo vivus, li gxoju en ili cxiuj; kaj li memoru pri la tagoj mallumaj, cxar estos multe da ili; cxio, kio venos, estas vantajxo.

Isaiah 5:30

30 Kaj gxi blekegos super li en tiu tago simile al la bruo de la maro; kiam oni rigardos la teron, tie estos mallumo kaj mizero, kaj la lumo malaperos el la cxielo.

Ezekiel 32:7-8

7 Kiam vi estingigxos, Mi kovros la cxielon kaj senlumigos gxiajn stelojn, la sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon. 8 CXiujn fontojn de lumo en la cxielo Mi senlumigos pro vi, kaj mallumon Mi metos sur vian landon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.