Deuteronomy 6:20 Cross References - Esperanto

20 Se via filo vin demandos morgaux:Kion signifas la atestoj kaj legxoj kaj reguloj, kiujn la Eternulo, nia Dio, ordonis al vi?

Exodus 12:26

26 Kaj kiam diros al vi viaj filoj:Kion signifas cxi tiu via servo?

Exodus 13:14

14 Kaj kiam via filo morgaux vin demandos, dirante:Kio tio estas? tiam diru al li:Per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo, el la domo de sklaveco;

Deuteronomy 6:7

7 kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kusxigxas kaj kiam vi levigxas;

Joshua 4:6-7

6 por ke cxi tio estu signo inter vi. Se viaj infanoj morgaux demandos vin, dirante:Pro kio estas cxe vi cxi tiuj sxtonoj? 7 tiam vi diros al ili:Pro tio, ke disflankigxis la akvo de Jordan antaux la kesto de interligo de la Eternulo; kiam gxi iris trans Jordanon, disflankigxis la akvo de Jordan. Kaj cxi tiuj sxtonoj estos memorigajxo por la Izraelidoj eterne.

Joshua 4:21-24

21 Kaj li diris al la Izraelidoj jene:Se en la venonta tempo viaj filoj demandos siajn patrojn, dirante:Kion signifas cxi tiuj sxtonoj? 22 tiam diru al viaj filoj jene:Sur seka tero Izrael transiris cxi tiun Jordanon; 23 cxar la Eternulo, via Dio, elsekigis la akvon de Jordan antaux vi, gxis vi transiris, kiel la Eternulo, via Dio, faris kun la Rugxa Maro, kiun Li elsekigis antaux ni, gxis ni transiris; 24 por ke cxiuj popoloj de la tero sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta, kaj por ke ili timu la Eternulon, vian Dion, en cxiu tempo.

Proverbs 22:6

6 Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj ecx maljunigxinte li ne deklinigxos de gxi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.