11 (CXar nur Og, la regxo de Basxan, estis restinta el la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen gxi estas en Raba de la Amonidoj:naux ulnoj estas gxia longeco kaj kvar ulnoj estas gxia largxeco, laux la ulnoj de viro.)
Deuteronomy 3:11 Cross References - Esperanto
Genesis 14:5
5 Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la regxoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Asxterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en SXave-Kirjataim,
Deuteronomy 2:11
11 Ankaux ilin oni kalkulis inter la Rafaidoj, kiel la Anakidojn; kaj la Moabidoj nomas ilin Emidoj.
Deuteronomy 2:20
20 (Kiel landon de Rafaidoj oni rigardas ankaux gxin; Rafaidoj logxis en gxi antauxe; kaj la Amonidoj nomas ilin Zamzumoj;
1 Samuel 17:4
4 Kaj eliris grandegulo el la tendaroj de la Filisxtoj; lia nomo estis Goljat, el Gat; lia alteco estis ses ulnoj kaj unu manlargxo.
2 Samuel 11:1
1 Post unu jaro, en la tempo, kiam la regxoj eliras milite, David sendis Joabon kune kun siaj servantoj kaj kun cxiuj Izraelidoj; kaj ili faris ruinigadon inter la Amonidoj, kaj siegxis Raban. Sed David restis en Jerusalem.
2 Samuel 12:26
26 Joab ekmilitis kontraux Raba de la Amonidoj, kaj venkoprenis la regxan urbon.
Jeremiah 49:2
2 Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi eksonigos militan trumpetadon super Raba de la Amonidoj; kaj gxi farigxos amaso da ruinoj, kaj gxiaj filinoj forbrulos en fajro, kaj Izrael ekposedos siajn posedintojn, diras la Eternulo.
Ezekiel 21:20
20 Marku vojon, per kiu devas veni glavo en Raban de la Amonidoj, kaj en Judujon, en la fortikigitan Jerusalemon.
Amos 1:14
14 Mi ekbruligos fajron sur la murego de Raba, kaj gxi ekstermos gxiajn palacojn, kun bruo en la tago de batalo, kun ventego en la tago de malkvieteco.
Amos 2:9
9 Kaj Mi ekstermis antaux ili la Amoridon, kiu estis alta kiel cedro kaj forta kiel kverko; Mi ekstermis liajn fruktojn supre kaj liajn radikojn malsupre.