Deuteronomy 28:8 Cross References - Esperanto

8 La Eternulo sendos al vi la benon por viaj grenejoj kaj por cxiu entrepreno de viaj manoj, kaj Li benos vin sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

Leviticus 25:21

21 Mi sendos al vi Mian benon en la sesa jaro, kaj gxi alportos produktajxojn por tri jaroj.

Leviticus 26:4-5

4 tiam Mi donos al vi pluvojn iliatempe, kaj la tero donos siajn produktajxojn, kaj la kampa arbo donos siajn fruktojn. 5 Kaj la tempo de drasxado dauxros cxe vi gxis la enkolektado de la vinberoj, kaj la enkolektado de vinberoj dauxros gxis la semado, kaj vi mangxos vian panon sate kaj vi logxos sendangxere en via lando.

Leviticus 26:10

10 Kaj vi mangxos grenon malnovan pasintjaran, kaj vi elportos la malnovan pro la nova.

Deuteronomy 15:10

10 Donu al li, kaj ne cxagrenu vin via koro, kiam vi donos al li; cxar pro tio benos vin la Eternulo, via Dio, en cxiuj viaj faroj kaj en cxiu entrepreno de via mano.

2 Kings 6:27

27 Li respondis:Se la Eternulo vin ne helpas, el kio do mi vin helpos? cxu el la drasxejo aux cxu el la vinpremejo?

Psalms 42:8

8 En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon, Kaj en la nokto mi havas kanton al Li, Pregxon al la Dio de mia vivo.

Psalms 44:4

4 Vi estas mia Regxo, ho Dio; Disponu helpon al Jakob.

Psalms 133:3

3 Kiel la roso, Kiu de HXermon mallevigxas sur la montojn de Cion; CXar tie la Eternulo donas la benon, Vivon por eterne.

Psalms 144:13

13 Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas suficxe da greno de cxiu speco; Niaj sxafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj pasxtejoj;

Proverbs 3:9-10

9 Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenajxo de cxiuj viaj rikoltoj: 10 Tiam viaj grenejoj tute plenigxos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.

Haggai 2:19

19 cxu trovigxas semoj en la grenejo? gxis nun la vinberbrancxo, la figarbo, la granatarbo, kaj la olivarbo ne donis fruktojn; sed de post cxi tiu tago Mi vin benos.

Malachi 3:10-11

10 Alportu la tutan dekonajxon en la provizejon, por ke estu mangxajxo en Mia domo, kaj elprovu Min per tio, diras la Eternulo Cebaot, cxu Mi ne malfermos al vi la aperturon de la cxielo kaj cxu Mi ne versxos sur vin benon abundan. 11 Tiam Mi faros por vi malpermeson al la mangxeganto, ke li ne pereigu al vi la fruktojn de la tero kaj ne senfruktigu al vi la vinberbrancxojn sur la kampo, diras la Eternulo Cebaot.

Matthew 6:26

26 Rigardu la birdojn de la cxielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro cxiela ilin nutras. CXu vi ne multe pli valoras ol ili?

Matthew 13:30

30 Lasu al ambaux kreski kune gxis la rikolto; kaj en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj:Kolektu unue la lolon, kaj ligu gxin en faskojn, por bruligi gxin; sed kolektu la tritikon en mian grenejon.

Luke 12:18

18 Kaj li diris:Jen kion mi faros:mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedajxojn.

Luke 12:24-25

24 Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj! 25 Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.