Deuteronomy 28:1 Cross References - Esperanto

1 Se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi cxiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, tiam la Eternulo, via Dio, faros vin pli alta, ol cxiuj popoloj de la tero.

Exodus 15:26

26 Kaj Li diris:Se vi auxskultados la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio placxas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados cxiujn Liajn legxojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; cxar Mi estas la Eternulo, via saniganto.

Exodus 23:22

22 Sed se vi auxskultos lian vocxon, kaj faros cxion, kion Mi diros, tiam Mi malamikos kontraux viaj malamikoj kaj premos viajn premantojn.

Leviticus 26:3-13

3 Se vi agos laux Miaj legxoj kaj observos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin, 4 tiam Mi donos al vi pluvojn iliatempe, kaj la tero donos siajn produktajxojn, kaj la kampa arbo donos siajn fruktojn. 5 Kaj la tempo de drasxado dauxros cxe vi gxis la enkolektado de la vinberoj, kaj la enkolektado de vinberoj dauxros gxis la semado, kaj vi mangxos vian panon sate kaj vi logxos sendangxere en via lando. 6 Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj kiam vi kusxos, neniu vin timigos; kaj Mi forigos la malbonajn bestojn el la lando, kaj glavo ne trapasos vian landon. 7 Kaj vi pelos viajn malamikojn, kaj ili falos antaux vi de glavo. 8 Kaj kvin al vi pelos centon, kaj cent el vi pelos dekmilon; kaj viaj malamikoj falos antaux vi de glavo. 9 Kaj Mi turnos Min al vi kaj kreskigos vin kaj multigos vin, kaj Mi fortikigos Mian interligon kun vi. 10 Kaj vi mangxos grenon malnovan pasintjaran, kaj vi elportos la malnovan pro la nova. 11 Kaj Mi starigos Mian logxejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos. 12 Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo. 13 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke vi ne estu iliaj sklavoj; kaj Mi rompis la bastonojn de via jugo kaj ekirigis vin kun levita kapo.

Deuteronomy 7:12-26

12 Kaj pro tio, ke vi auxskultos tiujn regulojn kaj observos ilin kaj plenumos ilin, la Eternulo, via Dio, konservos al vi la interligon kaj la favorkorecon, pri kiuj Li jxuris al viaj patroj; 13 kaj Li amos vin kaj benos vin kaj multigos vin, kaj benos la frukton de via ventro kaj la frukton de via tero, vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon, la frukton de viaj bovinoj kaj la frukton de viaj sxafinoj, sur la tero, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al vi. 14 Vi estos benita pli ol cxiuj popoloj; ne estos inter vi senfruktulo aux senfruktulino, ankaux inter viaj brutoj. 15 Kaj la Eternulo forturnos de vi cxian malsanon, kaj cxiun malbonan epidemiajxon de Egiptujo, kiun vi konas; Li ne metos ilin sur vin, sed Li metos ilin sur cxiujn viajn malamantojn. 16 Kaj vi konsumos cxiujn popolojn, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonas al vi; ne indulgu ilin via okulo, kaj vi ne servu al iliaj dioj, cxar tio estus falilo por vi. 17 Eble vi diros en via koro:Tiuj popoloj estas pli grandnombraj ol mi, kiel mi povos forpeli ilin? 18 Ne timu ilin:memoru, kion faris la Eternulo, via Dio, al Faraono kaj al la tuta Egiptujo, 19 la grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj la signojn kaj la miraklojn kaj la fortan manon kaj la etenditan brakon, per kiuj elkondukis vin la Eternulo, via Dio; tiel la Eternulo, via Dio, faros al cxiuj popoloj, kiujn vi timas. 20 Kaj ankaux krabrojn sendos la Eternulo, via Dio, sur ilin, gxis pereos la restintoj, kaj tiuj, kiuj kasxigxis antaux vi. 21 Ne sentu teruron antaux ili, cxar la Eternulo, via Dio, estas inter vi, la Dio granda kaj timinda. 22 Kaj la Eternulo, via Dio, forpelos tiujn popolojn de antaux vi iom post iom; vi ne povas ekstermi ilin rapide, por ke ne multigxu kontraux vi la sovagxaj bestoj. 23 Kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj Li tumultigos ilin antaux vi per granda tumulto, gxis ili estos ekstermitaj. 24 Kaj Li transdonos iliajn regxojn en viajn manojn, kaj vi ekstermos ilian nomon el sub la cxielo; neniu restos stare antaux vi, gxis vi ekstermos ilin. 25 La figurojn de iliaj dioj forbruligu per fajro; ne deziru preni al vi la argxenton aux oron, kiu estas sur ili, por ke vi ne kaptigxu per tio; cxar tio estas abomenajxo por la Eternulo, via Dio. 26 Kaj ne enportu abomenajxon en vian domon, por ke vi ne anatemigxu kiel gxi; malestimu kaj abomenu gxin, cxar gxi estas anatemajxo.

Deuteronomy 11:13

13 Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi hodiaux, amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo:

Deuteronomy 15:5

5 se vi nur obeos la vocxon de la Eternulo, via Dio, por observi kaj plenumi cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux.

Deuteronomy 26:19-27:1

19 kaj ke Li starigos vin pli alte ol cxiuj popoloj, kiujn Li kreis, en honoro, gloro, kaj majesto, kaj ke vi estos popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kiel Li diris.

Psalms 91:14

14 CXar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, cxar li konas Mian nomon.

Psalms 106:3

3 Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, Kiuj agas bone en cxiu tempo.

Psalms 111:10

10 Komenco de sagxeco estas timo antaux la Eternulo; Bonan prudenton havas cxiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.

Psalms 119:6

6 Tiam mi ne bezonos honti, Kiam mi atentos cxiujn Viajn ordonojn.

Psalms 119:128

128 Tial mi estimas cxiujn Viajn ordonojn, CXiun vojon de malvero mi malamas.

Psalms 148:14

14 Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo, La gloron de cxiuj Liaj fideluloj, De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo. Haleluja!

Isaiah 1:19

19 Se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi mangxos la bonajxon de la tero;

Isaiah 3:10

10 Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; cxar ili mangxas la fruktojn de siaj faroj.

Isaiah 55:2-3

2 Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? auxskultu do Min, kaj mangxu bonajxon, kaj via animo gxuu grasajxon. 3 Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; auxskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.

Jeremiah 11:4

4 kiun Mi donis al viaj patroj, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la fera forno, dirante:Obeu Mian vocxon, kaj faru cxion, kion Mi ordonas al vi; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio;

Jeremiah 12:16

16 Kaj se ili lernos la agmanieron de Mia popolo, por jxuri per Mia nomo:Kiel vivas la Eternulo, simile al tio, kiel ili lernigis al Mia popolo jxuri per Baal, tiam ili estos konstrue arangxitaj inter Mia popolo.

Jeremiah 17:24

24 Se vi auxskultos Min, diras la Eternulo, kaj ne portos sxargxon tra la pordegoj de cxi tiu urbo en la tago sabata, sed vi sanktigos la tagon sabatan, farante en gxi nenian laboron:

Luke 1:6

6 Kaj ambaux estis justaj antaux Dio, irantaj laux cxiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riprocxo.

Luke 9:48

48 kaj diris al ili:Kiu akceptos cxi tiun infanon en mia nomo, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptos, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis; cxar kiu estas plej malgranda inter vi cxiuj, tiu estas granda.

Luke 11:28

28 Sed li diris:Sed pli gxuste, felicxaj estas tiuj, kiuj auxdas la vorton de Dio kaj observas gxin.

John 15:14

14 Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas.

Romans 2:7

7 al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco, eternan vivon;

Galatians 3:10

10 CXar cxiuj, kiuj rilatas al faroj de la legxo, estas sub malbeno; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu ne persistos en cxio, kio estas skribita en la libro de la legxo, por plenumi gxin.

James 2:10-11

10 CXar cxiu, kiu observas la tutan legxaron, sed falpusxigxas pri unu punkto, farigxis kulpa pri cxio. 11 CXar Tiu, kiu diris:Ne adultu-diris ankaux:Ne mortigu. Se do vi ne adultas, sed mortigas, vi farigxis malobeinto kontraux la legxo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.