Deuteronomy 27:9 Cross References - Esperanto

9 Kaj Moseo kaj la pastroj Levidoj ekparolis al la tuta Izrael, dirante:Silentu kaj auxskultu, ho Izrael; en la hodiauxa tago vi farigxis popolo al la Eternulo, via Dio.

Deuteronomy 26:16-18

16 En la hodiauxa tago la Eternulo, via Dio, ordonas al vi plenumi cxi tiujn legxojn kaj regulojn; kaj observu kaj plenumu ilin per via tuta koro kaj per via tuta animo. 17 Al la Eternulo vi promesis hodiaux, ke Li estos via Dio, kaj ke vi iros laux Liaj vojoj kaj observos Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn kaj Liajn decidojn kaj auxskultos Lian vocxon. 18 Kaj la Eternulo promesis al vi hodiaux, ke vi estos al Li popolo propra, kiel Li diris al vi, se vi observos cxiujn Liajn ordonojn;

Romans 6:17-18

17 Sed danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi tamen farigxis kore obeemaj al tiu tipo de instruado, al kiu vi estas kondukitaj; 18 kaj liberigite el peko, vi sklavigxis al justeco.

Romans 6:22

22 Sed nun, liberigite el peko, kaj sklavigxinte al Dio, vi havas vian frukton gxis sanktigxo, kaj por fino eternan vivon.

1 Corinthians 6:9-11

9 Aux cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu:nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj, 10 nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio. 11 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi lavigxis, sed vi sanktigxis, sed vi justigxis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.

Ephesians 5:8-9

8 cxar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo 9 (cxar la frukto de la lumo estas en cxia boneco kaj justeco kaj vero),

1 Peter 2:10-11

10 kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antauxe nekompatitoj, sed nun kompatitoj. 11 Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraux la animo;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.