Deuteronomy 27:10 Cross References - Esperanto

10 Auxskultu do la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj plenumu Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn mi donas al vi hodiaux.

Leviticus 19:2

2 Parolu al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj diru al ili:Sanktaj estu, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, via Dio.

Deuteronomy 10:12-13

12 Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laux cxiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo; 13 ke vi observu la ordonojn de la Eternulo kaj Liajn legxojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, por ke estu bone al vi.

Deuteronomy 11:1

1 Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn arangxojn kaj legxojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en cxiu tempo.

Deuteronomy 11:7-8

7 Viaj okuloj vidis ja cxiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris. 8 Observu do cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, por ke vi fortigxu, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la landon, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin,

Micah 4:5

5 CXiuj popoloj iros cxiu en la nomo de sia dio, sed ni irados en la nomo de la Eternulo, nia Dio, cxiam kaj eterne.

Micah 6:8

8 Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi:nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaux via Dio.

Matthew 5:48

48 Estu do perfektaj, kiel ankaux via cxiela Patro estas perfekta.

Ephesians 4:17-24

17 La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaux la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj, 18 mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia koro; 19 kiuj, sensentigxinte, fordonis sin al malcxasteco por la praktikado de cxia malpureco kun avideco. 20 Sed vi ne tiel lernis Kriston; 21 se almenaux vi lin auxdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero; 22 por ke vi formetu, rilate al antauxa konduto, la malnovan homon, pereeman laux trompaj deziroj, 23 kaj renovigxu rilate al la spirito de via menso, 24 kaj surmetu la novan homon, kreitan laux Dio en justeco kaj vera sankteco.

1 Peter 1:14-16

14 kiel infanoj de obeo, ne formigxante laux la voluptoj, kiujn vi antauxe havis en via nescio; 15 sed kiel via Vokinto estas sankta, tiel vi ankaux farigxu sanktaj en cxia konduto; 16 pro tio, ke estas skribite:Vi estu sanktaj, cxar Mi estas sankta.

1 Peter 4:1-3

1 CXar Kristo do suferis en la karno, vi ankaux armu vin per la sama intenco; cxar la suferinto en la karno apartigxis de pekoj; 2 por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laux la voluptoj de homoj, sed laux la volo de Dio. 3 CXar la tempo pasinta suficxas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en dibocxoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.