Deuteronomy 1:24 Cross References - Esperanto

24 kaj ili iris kaj supreniris sur la monton, kaj venis al la valo Esxkol kaj esplorrigardis gxin.

Numbers 13:21-27

21 Kaj ili iris kaj esplorrigardis la landon de la dezerto Cin gxis Rehxob antaux HXamat. 22 Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis gxis HXebron, kie logxis Ahximan, SXesxaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (HXebron estis konstruita sep jarojn antaux ol Coan de Egiptujo.) 23 Kaj ili venis gxis la valo Esxkol, kaj ili detrancxis tie brancxon kun unu peniko da vinberoj, kaj ili ekportis gxin sur stango duope; ankaux iom da granatoj kaj da figoj. 24 Al tiu loko oni donis la nomon Esxkol, pro la peniko da vinberoj, kiun detrancxis tie la Izraelidoj. 25 Kaj ili revenis post la esplorrigardo de la lando post kvardek tagoj. 26 Kaj ili iris kaj venis al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo de la Izraelidoj en la dezerton Paran, en la lokon Kadesx, kaj donis al ili raporton kaj al la tuta komunumo kaj montris al ili la fruktojn de la lando. 27 Kaj ili rakontis al li, kaj diris:Ni venis en la landon, en kiun vi sendis nin, kaj efektive en gxi fluas lakto kaj mielo, kaj jen estas gxiaj fruktoj;

Joshua 2:1-2

1 Kaj Josuo, filo de Nun, sendis el SXitim du esplorrigardantojn sekrete, dirinte:Iru, pririgardu la landon kaj Jerihxon. Kaj ili iris, kaj venis en la domon de malcxastistino, kies nomo estis Rahxab, kaj ili dormis tie. 2 Kaj oni diris al la regxo de Jerihxo jene:Jen venis cxi tien en la nokto viroj el la Izraelidoj, por esplorrigardi la landon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.